Lóránt Balázs
Lóránt Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Lóránt Balázs [balAĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balázs Lóránt, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, sciencohistoriisto.
Lóránt Balázs[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1934 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aprilo 2003 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lóránt Balázs maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1952, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Post la diplomo li estis asistanto en la universitata instituto (1956–1964), poste lektoro en la hortikultura altlernejo (1964–1972), pli poste li havis statuson en pedagogia instituto (1972–1978). Li revenis al la Universitato Loránd Eötvös en 1978 kiel docento Intertempe li doktoriĝis en la origna universitato en 1962, poste li kandidatiĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li multe okupiĝis pri historio kaj instrumetodo de la kemio. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis 2 filinojn en 1959 kaj 1963.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Acidimetrische und jodometrische Bestimmungen mit dem Hochfrequenz Titrimeter. vel. (kun Ernő Pungor, 1960)
- Az oszcillometriás végpontjelzés tanulmányozása. (disertaĵo, 1962)
- A kémia története. (studenta lernolibro, 1964)
- A kémia története. (1968; 2-a eldono: 1974)
- Az oszcillometria néhány analitikai alkalmazása vizes és víz–alkoholos közegben. (disertaĵo, 1971)
- A kémiai folyamatok energetikai alapjai. (1979)
- Kémiatörténeti ABC. (kunaŭtoro, 1981; 2-a eldono: 1987)
- A kémia története. 1–2. (1996)