Lőrinc Kesztler
Aspekto
Lőrinc Kesztler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kesztler Lőrinc |
Naskiĝo | la 14-an de januaro 1892 en ![]() |
Morto | la 27-an de februaro 1978 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto muzikologo ![]() |
Lőrinc Kesztler [kestler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kesztler Lőrinc estis hungara instruisto, komponisto.
Lőrinc Kesztler [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1892 en Küllőd (nuntempa Kolut en Serbio), li mortis la 27-an de februaro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lőrinc Kesztler lernis en Muzikakademio de Budapeŝto de Viktor Herzfeld kaj Zoltán Kodály, laŭ alia fonto ankaŭ de Ilonka Kabos. Inter 1921 kaj 1973 li instruis en la plej gravaj muzikaj mezlernejoj en Budapeŝto. En 1938 lia komponaĵo ricevis premion. Lia muzika lernolibro en 1928 estis multfoje eldonita. Li ankaŭ komponadis.
Komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ünnepi nyitány (1938, premiita)
- diversaj muzikoj por korusoj
- diversaj ekleziaj muzikoj
- Pergolesi: Fuvolaverseny (1955, adaptaĵo)
- Mozart: D-dúr szimfonietta zenekarra a négykezes zongora szonátából ([K 381] 1958, adaptaĵo) * Vivaldi:Brácsaverseny (1964, adaptaĵo)
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Összhangzattan (1928, depost 1950 kvinfoje eldonitaj)
- Zenei alapismeretek iskolai és magánhasználatra (1959)