Lőrinc Popovics
Aspekto
Lőrinc Popovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1953 (71-jaraĝa) en Nádudvar |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Lőrinc Popovics [lOrinc popoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Popovics Lőrinc estas hungara skulptisto, altlerneja instruisto.
Lőrinc Popovics [1] naskiĝis la 26-an de majo 1953 en Nádudvar.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lőrinc Popovics lernis skulptadon en artista rondo en Szeged, poste li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1980. Liaj plej gravaj artaj instruistoj estis Sándor Rétfalvi, András Lapis kaj Mihály Fritz. Ekde 1977 li partoprenis en diversaj ekspozicioj kun skulptaĵetoj, grafikaĵoj, medaloj. En la lernojaro 1990 li plulernis en Industriarta Universitato helpe de stipendio. Iam li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged. Li ricevis ekspoziciajn premiojn inter 1993-2007.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szeged (1989, 1994, 2003, 2007)
- Budapeŝto (1996, 2006)
- Kaposvár, Pápa (2000)
- Groningen, Arnhem (2001)
- Komárno (2009)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szeged (1992, 1996, 2007, 2010)
- Csongrád (urbo) (1994)
- Darmstadt, (1995)
- Krakovo (2002)
- Budapeŝto (2003, 2006, 2010)
- Parizo (2005)
- Hódmezővásárhely (2010)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito
-
Monumento pri terdisdono en Ópusztaszer (1995)
-
reliefo
-
memorŝtono
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2019-03-24 per la retarkivo Wayback Machine