La Chaux-des-Breuleux
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Chaux-des-Breuleux (stacidomo). |
La Chaux-des-Breuleux | |
---|---|
former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Franches-Montagnes |
Koordinatoj | 47° 13′ 25″ N 7° 1′ 45″ O / 47.22361 °N, 7.02917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 25″ N 7° 1′ 45″ O / 47.22361 °N, 7.02917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 80 |
Areo | 4,12 km² |
Alteco | 1016 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2345 |
Komunumkodo | 6744 |
La Chaux-des-Breuleux estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 80 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo, kiu laŭ loĝantaro apartenas al la plej malgrandaj de la kantono, situas ĉe la suda flanko de altebenaĵo de la Liberaj Montoj sur alteco de 1016 m s.m. En la oriento de la komunumo troviĝas la marco La Tourbière.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,1 km², de kiuj 23% estas kovritaj de arbaro, 72% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo La Chaux-des-Breuleux limas en nordo al Saignelégier, en oriento al Tramelan (BE), en sudoriento al Mont-Tramelan (BE), en sudsudoriento al Courtelary, en sudokcidento al Les Breuleux, kaj en nordokcidento al Muriaux.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo La Chaux-des-Breuleux situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, sed ĝi disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Le Noirmont al Tramelan.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de La Chaux-des-Breuleux datiĝas el la jaro 1397 kiel La Chaux.[1]
Dum mezepoko La Chaux-des-Breuleux apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 La Chaux-des-Breuleux apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon La Chaux-des-Breuleux al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 La Chaux-des-Breuleux apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]