La Fundación
La Fundación | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Antonio Buero Vallejo |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 15-a de januaro 1974 |
La Fundación (La Fondaĵo) estas teatraĵo de Antonio Buero Vallejo, verkita en 1973 kaj premierita la 15an de januaro 1974 en la Teatro Fígaro de Madrido.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Kvin viroj (Tomás, Tulio, Asel, Lino kaj Max), kiuj ŝajnas laborantoj por esplorejo nomita La Fundación, kunhavas lokon kiu ŝajnas agrabla ĉambro kun belaj vidaĵoj. Nur fetoro kaj malsanulo ŝajnas ĝeni la etoson. Laŭ la antaŭeniro de la dialogo, oni malkovras, ke fakte ĉio temas pri la subjektiva percepto de unu de la roluloj, nome Tomás, pere de kio oni komprenas, ke la ĉambro fakte estas karcerĉelo, ke La Fundación esta prizono kaj la kvin roluloj estas kvin mortokondamnitoj. Ili estas tie, ĉar Tomás, suferanta torturon, denoncis sian samorganizanojn. Lia kulposento kondukis lin al la perceptoperdo pri la realo. Je la fino, la scenejo malpleniĝas, kaj reprenas sian aspekton de luksa ĉambro al kiu venas novaj gastoj.
La verko
[redakti | redakti fonton]Diverse oni interpretis la signifon de la verko. Unuflanke, temas pri kritiko kontraŭ subpremado fare de la totalismaj reĝimoj, la torturo kaj la mortopuno (oni notu, ke kvankam en la momento de la publikigo kaj de la premiero ankoraŭ daŭris la frankisma diktaturo kaj ties cenzuro, tiu en la lastaj jaroj de la reĝimo jam ne estis tiom akra). Aliflanke, estas alia pli simbola interpretado de la verko, laŭ kiu oni asocias la vivon kun karcero en kiu oni estas enfermitaj sub ĉiama minaco de morto. Oni ne forgesu, ke Buero mem estis enprizonigita en la 1940-a jaroj, kunvivante kun mortokondamnitoj, kiel Miguel Hernández, kiu fakte mortis en prizono.
Buero Vallejo indikis, ke unu de liaj inspiroj venis de "La nuboj",[1] nome teksto de Azorín apartenanta al sia verko Castilla (1912), en kiu oni prezentas la teorion de la senfina reveno, sekvante la koncepton de Nietzsche. Tiu teorio videblas en la teatraĵo kiam la respondeculo invitas eniri la novajn vizitantojn kaj la trompo de La Fundación restertiĝos senĉese. La kondiĉo de Buero kiel eks-prizonulo konatigis lin kun la tiama kutimo de eks-prizonuloj aludi al la prizono per eŭfemismoj, kiel la lernejo, la internulejo ktp.
En la fono restas la sento de alieciĝo, oni metas la homojn en trompa misrealo, kiu malhelpas vidi la veran realon: la prizonuloj de La Fundación eĉ ne kapablas vidi, ke kunulo mortis. En diktaturo oni murdas homojn, sed homamasoj povas ne vidi tion.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Justo Fernández López José Martínez Ruiz - "Azorín" (1873-1967) Alirita la 15an de septembro 2024.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Antonio Buero Vallejo, La Fundación, Madrid, Espasa Calpe, 1974, kolekto Austral.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La fundación (obra de teatro) en la hispana Vikipedio.