Saltu al enhavo

Bossonnens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Golette)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bossonnens (stacidomo).
Bossonnens
Blazono de Bossonnens
Blazono de Bossonnens
Blazono de Bossonnens
Kastelruino de Bossonnens
Kastelruino de Bossonnens
Kastelruino de Bossonnens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 31′ 18″ N 6° 50′ 54″ O / 46.52167 °N, 6.84833 °O / 46.52167; 6.84833 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 18″ N 6° 50′ 54″ O / 46.52167 °N, 6.84833 °O / 46.52167; 6.84833 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1372
Areo 4,10 km²
Alteco 751 m super marnivelo
Poŝtkodo 1615
Komunumkodo 2323
Mapo de Bossonnens
Mapo de Bossonnens
Mapo de Bossonnens
vdr

Bossonnens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bosseonnens situas en la sudo de Kantono Friburgo proksimume 5 kilometrojn okcidente de la urbeto Châtel-Saint-Denis. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bossennens kaj la setlejoj La Golette kaj Le Bioley, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,10 km², de kiuj 15,9% estas kovritaj de arbaro, 71,5% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bossennens limas en nordo al Oron, en oriento kaj sudo al Attalens, kaj en okcidento al Granges (Vevejso).

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 151 de Palézieux al Châtel-Saint-Denis kaj krome kondukas la kantona vojo n-ro 193 al Crosier-sur-Venvey. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn oriente apud Châtel-Saint-Denis. Per la etspura trajnlinio de Châtel-Saint-Denis al Palézieux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Bossennens datiĝas el la jaro 1000 kiel Bucenens. Dum mezepoko la Senjorujo Bossonnens estis havaĵo de la familio Blonay, kiu konstruis en la loko kastelon, de kiu nuntempo restis nur ruino. En la jaro 1536 Bossonnens estis konkerita de Berno, kiu ĝin koncedis al Friburgo. Friburgo instalis en Bossonnens voktejon. En la jaro 1615 la sidejo de la vokto estis alilokita al Attalens. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 Bossonnens apartenis al la distrikto Châtel-Saint-Denis, poste ĝis sub la nova kantona konstitucio estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]