La Ombroludo
La Ombroludo | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La Ombroludo (angle The Shadow Game) estas porjunula fantasta trilogio de la usona verkisto Amanda Foody eldonita de 2018 ĝis 2020. Ĝi temas pri la klopodoj de diversaj roluloj pretervivi en la fikcia urbo New Reynes, kromnomata "la urbo de peko".
Fono
[redakti | redakti fonton]La fono de la serio estas la fikcia urbo New Reynes ("Nova Reynes"), ĉefurbo de plurkontinenta Respubliko. La rakonto okazas en la tria jardeko post la Revolucio, kiu starigis la Respublikon post la samtempa renverso de multaj monarkioj kaj la ekstermo de la familioj Mizer, kiuj regis ilin. La Respubliko estas korupta unupartia ŝtato kun ŝajno de demokratio.
Ĉiu familio en la mondo de La Ombroludo havas heredan talenton. En kelkaj familioj la talento estas nur eksterordinara nivelo de ordinara fizika aŭ psika kapablo, sed en aliaj ĝi estas magia. Ĉiu homo havas du talentojn, unu de ĉiu gepatro: unu plene hereditan, la "ensangan talenton" (blood talent), kaj alian malpli fortan, la "fenditan talenton" (split talent). Oni heredigas nur la ensangan talenton al la gefiloj. La valuto estas speco de magia energio, kiun oni nomas "voltoj". La familioj Mizer havis la talenton produkti voltojn per siaj korpoj, kun la helpo de familioj kun alia komplementa talento, la "globistoj" (orb-makers), kaj uzis sian monopolon por domini la mondon.
New Reynes estas fama ne nur kiel ĉefurbo de la Respubliko, sed ankaŭ kiel centro de ĉia malvirto. Ĝi estas dividita de la rivero Brint en du partojn: la Sudan Flankon, kie la riĉuloj loĝas, kaj la pli malelitan Nordan Flankon. La plej potencaj fortoj en la Norda Flanko estas la du Familioj (Augustine kaj Torren), kiuj loĝas sude de la rivero sed dependas ĉefe de drogvendado kaj trompaj kazinoj, kaj la tri gangsteraroj (Irons "Feruloj", Scarhands "Cikatromanuloj", kaj Doves "Kolomboj"). La Familioj konservis sian potencon de antaŭ la Revolucio, dum la ekzistantaj gangsteraroj formiĝis dum la postrevolucia epoko en la legendeca Granda Strata Milito.
Resumo
[redakti | redakti fonton]La serio konsistas el tri romanoj: Ace of Shades (2018), King of Fools (2019), kaj Queen of Volts (2020).
Ace of Shades
[redakti | redakti fonton]La titolo signifas laŭvorte "Aso de ombraĵoj", sed kun vortludo pri ace of spades "aso de pikoj". La perspektivaj roluloj nomiĝas Enne Salta kaj Levi Glaysier.
Enne estas bone edukita provinca knabino, kiu venas al New Reynes por serĉi sian malaperintan adoptan patrinon, Lourdes Alfero, la solan parencon kiun ŝi konas. Kiam ŝi komencas fari demandojn, la polico tuj kaj sen klarigoj persekutas ŝin. En sia eskapo ŝi falas en la manojn de la Feruloj kaj ties estro, Levi, forkurinta ido de globista familio, kiu pretervivis la Revolucion. Levi estas sekrete sklavigita de la Familiestrino Vianca Augustine per magia devigo nomata omerta, kaj minacata per morto de la estro de la alia Familio, Sedric Torren, se li ne repagos dek mil voltojn sekve de Ponzi-a trompo en kiu Vianca devigis Levi trompi lin. Levi promesas helpi Enne se ŝi pagos al li la monon kiun li bezonas.
Vianca faras omerta ankaŭ al Enne. Ŝi kaj Levi komencas enamiĝi unu al la alia. Enne lernas de "sangospektanto" (bloodgazer) nomata Lola, ke ŝi estas la sola pluvivanta Mizer. Enne devigas Lola fari al ŝi la magian ĵuron de lojalo, kiun gangsteroj uzas, kaj tiel senintence fariĝas gangsterestro. Montriĝas ke Lourdes havis sekretan vivon kiel monarkiisma kontraŭreĝima ĵurnalisto kaj estis mortigita antaŭ ol Enne atingis la urbon. Levi kaj Enne ne sukcesas pagi la monon kiun li ŝuldas al Sedric, kaj oni preskaŭ mortigas Levi per la sama magia Ombroludo, per kiu oni mortigis Lourdes. Tamen Enne murdas Sedric, Levi murdas la Kancelieron de la Respubliko, kaj ambaŭ fuĝas.
King of Fools
[redakti | redakti fonton]La titolo signifas "Reĝo de stultuloj". La perspektivaj roluloj estas Enne, Levi, kaj Jac Mardlin, la vicgangsterestro kaj plej bona amiko de Levi.
Levi konsentas sekrete helpi Harrison Augustine, la malamikiĝintan filon de Vianca. Tiu volas elektiĝi senatano kaj detrui la krim-imperion de Vianca. Por tiu celo Levi sendas Jac por spioni al la familio Torren, kvankam li scias ke li devigas sian amikon riski redependiĝon al drogo, kiun la familio Torren vendas. Jac helpas Sophia Torren, nekonatan membron de la familio, detrui ĝin. Enne devas helpi Vianca, kiu subtenas la monarkiisman kandidaton kontraŭ Harrison, dum ŝi pligrandigas sian gangsteraron kaj rapide kutimiĝas al sia nova rolo de persekutata krimulo.
Vianca trovas ke Levi perfidis ŝin, kaj ordonas al Enne "romp[i] lian koron, kaj poste mort[i]". Dum atako de la gangsteroj al festo, kiun Vianca planis por sia kandidato, la omerta devigas Enne murdi Jac. Samtempe, Harrison murdas la alian kandidaton kaj poste murdas Vianca. La tria omerta-ulo de Vianca, Bryce Balfour, rivelas sin, magie amasmurdas festanojn, kaj anoncas novan magian ludon, kiun li devigas 21 aliajn rolulojn ludi kun li. Kaptita gangstero en lasta provo peti indulgon rivelas al la tuta urbo ke Enne estas Mizer.
Queen of Volts
[redakti | redakti fonton]La titolo signifas "Reĝino de voltoj". La perspektivaj roluloj estas Enne, Levi, Lola, Sophia, kaj Harvey (la ekskoramiko de Bryce).
La perdita frato de Lola, kiu forkuris kaj fariĝis Kolombo, reaperas kaj trompe irigas Enne kaj ŝiajn gangsterojn en Kolomban embuskon. Dum la paniko, Enne akcidente forpafas la orelon de Lola. Tuj poste, Enne preskaŭ instigas siajn homojn mortigi la fraton de Lola por venĝi lian trompon. Lola foriras kun sia frato, sentante sin perfidita. Ŝi renkontas la Negoculon (Bargainer) - potencegan estulon, kiu instigis la masakron de la Mizer - kaj forvendas al ŝi la memoron de sia koramikino kontraŭ la informo, kiu estas la patro de Enne. Li estas la mortinta gangsterestro Veil de la epoko de la Granda Strata Milito. Ankaŭ montriĝas, ke Lourdes vere estis la filino de la Kanceliero, kiu mortigis ŝin kaj estis mortigita de Levi. Lola kaj la Negoculo komencas senti sin amikoj.
Bryce klarigas la regulojn de sia ludo. Ĉiu ludanto estas la celo de alia ludanto. Ĉiu ludanto devas akiri la karton de sia celo aŭ en libervola dono aŭ perforte. Ĉiu, kiu ne havos la karton de sia celo kiam la ludo finiĝos, mortos. Krome, se iu mortos dum la ludo, kaj ties celo libere donis sian karton, ankaŭ la celo mortos. La unua, kiu akiros vicon de kvin kartoj, venkos.
Levi diras al Enne, ke pere de Harrison li sukcesis elpeti pardonon por ambaŭ. Kune ili faras sufiĉe da voltoj por financi liajn gangsterojn. Nur tiam li malkaŝas, ke ŝia pardono ne estas definitiva, kaj ŝi devos fari ĵurnalan intervjuon por ke la registaro konstatu kiel la publiko reagus. Venĝe ŝi anoncas en la intervjuo ke li estas ŝia koramiko, devigante lin ŝajnigi, ke li efektive estas. Ambaŭ koleras unu al la alia dum ili ŝajnigas amrilaton al la gazetaro. Post tempo la nova Kanceliero pardonas Enne, kondiĉe ke ŝi ne plu havu kontakton kun Levi. Ili akceptas, sed poste Enne sekrete revizitas Levi; ili repaciĝas kaj amoras por la unua fojo, kaj Levi, kiu estas la celo de Enne, donas al ŝi sian karton.
Harvey estas obsedata kaj manipulata de Bryce. Li estas la celo de Bryce kaj donas al li sian karton. Tamen Bryce elpelas lin kaj li rifuĝas kun ekskoramiko de Levi nomata Narinder. Dume Sophia kunlaboras kun Harrison, al kiu ŝi volonte donis sin kiel omerta, kun la espero reakiri sian fenditan talenton kaj la memoron de sia patra familio, kiujn ŝi forvendis al la Negoculo. Harvey, ŝi, kaj la gangsteroj faras planon perfide kapti Lola por venigi kaj mortigi la Negoculon, supozante ke tiel ili povos fini la ludon. Harvey perfidas la planon, timante ke oni mortigos Bryce. Post komplika sinsekvo de okazoj, Enne kaj Levi sukcesas mortigi la Negoculon, sed nur fordonante la volt-faran kapablon de Enne, kaj preskaŭ la vivon de Levi; Bryce malkaŝas, ke per la morto de la Negoculo li akiris ŝian tutan potencon, kaj ke ĝuste por tio li starigis la ludon; sed en la lasta momento Harvey perfidas lin lastan fojon kaj ludas ŝlosilan rolon por fine venki lin. Ĉiuj ankoraŭ vivantaj roluloj krom Bryce repaciĝas.
Pritaksoj kaj analizoj
[redakti | redakti fonton]La situacio kaj intrigo de la serio estas tre komplikaj kaj ĝi havas tre multajn rolantojn. Kirkus Reviews taksis la komplikecon nedezirinde konfuza, sed samtempe respondecigis ĝin pri dezirinde riĉa diverseco de personoj kaj interpersonaj rilatoj.[1] Krom la diverso de personecoj, recenzoj rimarkigis ke la roluloj estas nekutime diversaj je identecaj kategorioj, precipe seksa orientiĝo: kvankam Enne kaj Levi estas knabino kaj knabo, Levi estas ambaŭseksema, kaj pluraj samseksaj amrilatoj aperas en la intrigo. Ankaŭ estas certa grado de kolora diverseco: kvankam oni subkomprenigas ke Enne kaj la plej multaj aliaj roluloj estas blankahaŭtaj, tamen Levi kaj la aliaj orbistoj, Narinder, kaj kelkaj aliaj roluloj havas aliajn aspektojn.[2][3][4]
Laŭ la verkinto, la serio estas inspirita malstrikte de La vojaĝo de Ĉihiro kune kun kerna ideo de magia valuto kaj la historio de usonaj krimaj organizaĵoj en la jardeko de 1920.[5]