La Pola de Gordón
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Pola de Gordón (stacidomo). |
La Pola de Gordón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 880 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 51′ N, 5° 40′ U (mapo)42.854722222222-5.67Koordinatoj: 42° 51′ N, 5° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 004 m [+] | ||
Areo | 157,64 km² (15 764 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Pola de Gordón [+] | |||
La Pola de Gordón [laPOla degorDON] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco. Ĝi havas fervojan stacidomon de linio León-Gijón.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de 17 loĝlokoj Los Barrios de Gordón, Beberino, Buiza, Cabornera, Ciñera, Folledo, Geras, Huergas de Gordón, Llombera, Nocedo de Gordón, Paradilla de Gordón, Peredilla, La Pola de Gordón, Santa Lucía, Vega de Gordón, La Vid kaj Villasimpliz, okupas totalan areon de 157,64 km², trafluata de la rivero Bernesga, kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 060 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 5 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 33 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo.
-
Sanktejo.
-
Rivero Bernesga ĉe La Pola de Gordón.
-
Ponto.