Saltu al enhavo

La Redonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Redonda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37247
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 6° 45′ U (mapo)40.908888888889-6.7491666666667Koordinatoj: 40° 55′ N, 6° 45′ U (mapo) [+]
Alto 668 m [+]
Areo 16,64 km² (1 664 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Redonda (Provinco Salamanko)
La Redonda (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de La Redonda
La Redonda (Hispanio)
La Redonda (Hispanio)
DEC
Situo de La Redonda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Redonda [+]
vdr

La Redonda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. La Redonda estas tradukebla al La Rondoforma.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Sobradillo, Hinojosa de Duero, Lumbrales, Ahigal de los Aceiteros kaj San Felices de los Gallegos. Ĝi distas 101 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]