Saltu al enhavo

La Serĉado de la Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Serĉado de la Vivo
La Serĉado de la Vivo
La Serĉado de la Vivo
Aŭtoro Fujio Egami
Eldonjaro 1971
Urbo Tokio
Eldoninto Japana Esperanto-Instituto
Paĝoj 167 (plus 7 antaŭ- kaj 2 post-paĝoj)
vdr

La Serĉado de la Vivo estas libro de Fujio Egami (江上 不二夫, 1910-1982), en traduko el la japana al Esperanto de Kikunobu Matuba eldonita en 1971 per la eldonejo de Japana Esperanto-Instituto. Konforme al sia titolo, la popularscienca verko intencas popularigi kaj en facila lingvaĵo klarigi kiel funkcias la bioĥemiaj bazaj mekanismoj, enzimoj, digesto kaj fermentado, vitaminoj kaj hormonoj, adenozina trifosfato, universala energiotransportilo en vivantaj organismoj, deoksiribonuklea acido (DNA) kaj la bazaj mekanismoj de genetiko. Tiel do, temas pri baza bioĥemia lernolibro esperantlingva. La libro origine en Japanio eldoniĝis sub la titolo «生命を探る» ("esplorante la vivon") kaj eldoniĝis kadre de popularscienca serio de la eldonejo Ivanami Ŝoten (岩波書店), en pluraj eldonoj, la lasta en 1980 - la esperanta versio publikiĝis kun eksplicita permeso kaj subteno de la origina eldonejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]