Saltu al enhavo

La casa de Bernarda Alba (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La casa de Bernarda Alba
filmo
Originala titolo La casa de Bernarda Alba
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1987
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Mario Camus
Scenaro Mario Camus • Antonio Larreta • Federico García Lorca
Filmita en Ronda • Antequera • Zahara de la Sierra
Loko de rakonto Andaluzio
Rolantoj Ana Belén • Florinda Chico • Vicky Peña • Rosario García Ortega • Paula Alí • Amparo Rivelles • Alicia Montoya • Enriqueta Carballeira • Irene Gutiérrez Caba
IMDb
vdr

La casa de Bernarda Alba (La domo de Bernarda Alba) estas hispana drama filmo de 1986 reĝisorita de Mario Camus el la samnoma teatraĵo de Federico García Lorca.

Oni filmis en Ronda kaj Antequera (provinco Malago), kaj en Zahara de la Sierra (provinco Kadizo).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kun Bernarda loĝas ŝiaj kvin filinoj (Angustias, Magdalena, Amelia, Martirio kaj Adela), ŝia patrino kaj du servistinoj. Inter tiuj estas Poncia, servistino kiu estis loĝinta tridek jarojn je la servo de la maljunulino. Bernarda absolute malpermesas aliron de siaj filinoj ekster la hejmo, kaj ĉefe kontaktojn kun viroj, dum devigas ĉiujn vesti nigre dum jaroj. Estas ĵaluzoj inter la plej aĝaj fratinoj kiuj konsideras, ke ili rajtas engaĝiĝi kaj edziniĝi, dum la plej juna devas resti hejme zorgante la patrinon. Tamen Amelia estas enamiĝinta de Pepe, "el Romano", ĉevalrajdisto, kaj deziras liberiĝi kaj vesti verde, dum ankaŭ aliaj fratinoj celas tiun. La tragedio tujas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Irene Gutiérrez Caba, Bernarda Alba
  • Ana Belén, Adela
  • Florinda Chico, Poncia
  • Enriqueta Carballeira, Angustias
  • Vicky Peña, Martirio
  • Aurora Pastor, Magdalena
  • Mercedes Lezcano, Amelia
  • Rosario García Ortega, María Josefa

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]