Saltu al enhavo

La chimera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La chimera
filmo
Originala titolo La chimera
Originala lingvo itala lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 26 maj. 2023, 2 jul. 2023, 3 sep. 2023, 12 okt. 2023, 18 okt. 2023, 16 nov. 2023, 23 nov. 2023, 29 nov. 2023, 6 dec. 2023, 1 jan. 2024, 19 jan. 2024, 21 feb. 2024, 11 apr. 2024
Ĝenro filma dramo, komedia dramo, aventura filmo, spekulativa filmo
Kameraado Hélène Louvart
Reĝisoro(j) Alice Rohrwacher
Scenaro Alice Rohrwacher
Loko de rakonto Riparbella
Rolantoj Josh O'Connor • Alba Rohrwacher • Isabella Rossellini • Carol Duarte • Vincenzo Nemolato • Milutin Dapčević
IMDb
vdr

La chimera (en itala: [la kiˈmɛːra], kun la signifo ĥimero aŭ "La malebla sonĝo") estas historidrama komedia filmo de 2023 verkita kaj reĝisorita de Alice Rohrwacher. En la filmo stelulas Josh O'Connor kiel brita arkeologo kiu interplektiĝas en internacia reto de kontrabando de ŝtelitaj trovitaĵoj de la etruska civilizacio en centra Italio dum la 1980-aj jaroj. Carol Duarte, Vincenzo Nemolato, Alba Rohrwacher kaj Isabella Rossellini aperas en helporoloj.

La chimera estis elektita por konkurenci por la Palme d'Or en la 76a okazo de la Festivalo de Cannes, kie ĝi premieris en la 26a de Majo 2023. Oni publikigis en Italio fare de 01 Distribution la 23an de Novembro 2023. Ĝi ricevis 13 nomumojn en la 69a okazo de la Premioj David di Donatello. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn el kritikistoj, kaj estis nomumita unu el la kvin pintaj internaciaj filmoj de 2023 fare de la usona National Board of Review.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la 1980-aj jaroj, juna brita arkeologo, nome Arthur, kiu loĝas en vilaĝo de la kamparo en Toskanio, vivtenas sin kun bando kiu elfosas kaj rabadas etruskajn tombojn kiuj abundas en la ĉirkaŭoj por poste vendi ties trezorojn kaj ricevi facilan monon. Li plenumas nemalhaveblan taskon, ĉar li disponas de magian kapablon lokalizi la tombojn. Aliflanke la komplicoj estas veraj deliktuloj, organizitaj en mafia organizaĵo. En la etoso abundas kuriozaj kaj strangaj ruarangaj roluloj.

La filmo estas fablo per la metaforo de la ĥimero, nome tio kion oni deziras fari, havi, sed oni ne atingas.[1]

Por la bando de 'tombaroli', la ŝtelistoj de antikvaj tomboj kaj arkeologiaj kuŝejoj, la ĥimero estas revi laborĉesi kaj riĉiĝi senpene. Je la fino ili trovas valoregajn statuon de etruska diino.

Por Arthur, la ĥimero estas Beniamina, la virino kiun li perdis. Por trovi ŝin, Arthur frontis tion nevideblan, esploris ĉie ajn, eĉ eniros teren, por trovi la pordon tra kiu estas la transmondo, pri kiu parolas la mitoj.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Josh O'Connor kiel Arthur.
  • Isabella Rossellini kiel Flora.
  • Carol Duarte kiel Italia.
  • Alba Rohrwacher kiel Spartaco.
  • Vicente Nemolato kiel Pirro.
  • Lou Roy-Lecollinet kiel Mélodie.
  • Gian Piero Capretto kiel Mario.
  • Ramona Fiorini kiel Fabriana.
  • Giuliano Mantovani kiel Jerry.
  • Melchiorre Pala kiel Melchiorre.
  • Yile Vianello kiel Beniamina.
  • Julia Pandolfo kiel Colombina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iglesias, Euralia (18a de aprilo 2024). «Crítica de ‘La quimera’, Alice Rohrwacher a la cabeza del brillante neorrealismo italiano». Fotogramas. Konsultita la 23an de aprilo 2024.
  2. «La chimera (2023)». Filmaffinity. 2023. Konsultita la 23an de aprilo 2024.