Saltu al enhavo

La ciudad y los perros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ciudad y los perros
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mario Vargas Llosa
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1963
Loko Limo
Eldonejo Editorial Sudamericana
Ĝenro fikcia literaturo
Loko de rakonto Kallao
vdr

La ciudad y los perros (La urbo kaj la hundoj) estas la unua romano de la perua verkisto Mario Vargas Llosa, kiu ricevis la Premion Biblioteca Breve en 1962, estis publikigita en oktobro 1963​ kaj ricevis ankaŭ la Premion de la Crítica Española.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la Armea Lernejo Leoncio Prado, kie adoleskuloj ricevas mezlernejan instruon pere de severa militista disciplino. Oni rakontas la historiojn de junuloj kiuj malkovras kaj lernas kunvivadon kun aliformanta vivostilon kiu malhelpas ilin disvolvigi kiel liberaj personoj, en kiu oni subpremas kaj humiligas ilin. Ĉiuokaze kelkaj el ili eĉ trovas la forton por aliri defiojn. Vargas Llosa kritikas la armeajn vivon kaj kulturon, en kiuj oni promocias difinitajn valorojn (agresemo, kuraĝo, vireco, seksemo ktp.) kiuj mutilas la personan disvolvigon de la internitaj lernantoj. Abundas la multeco de roluloj, kies vivoj interplektiĝas teksante la verkon. La kerno de la rakonto temas pri la ŝtelo de la demandoj de ekzameno, kion denoncas kadeto alinomita La Sklavo, kiu poste mortas, supozeble fare de alia kadeto, alinome La Jaguaro. Tria, nome La Poeto, klopodos por denonci la Jaguaron. Ĉio rezultas en ĉiesa kunfronto de unu kadeto kontraŭ aliaj, kaj de ili kontraŭ la lernejestroj, nome armeaj oficiroj. La epilogo de la romano atestas tion kio estis la lernejo por la protagonistoj: trapasejo kiu formis aŭ misformis ilin, por integri ilin al la socio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La apero de La ciudad y los perros estis mejloŝtono en la disvolvigo de la hispanamerika romanaro, markante la superadon de la rakonta regionismo, tiam moda en Latinameriko, kaj de la socia romanoo, ankoraŭ hegemonia inter hispanaj verkistoj. Krome, ĝi pavimis la vojon al la eldonindustrio iberia al multaj latinamerikaj verkistoj, startigante la movadon nomitan latinamerika bumo. Dum malmultaj jaroj, verkistoj kiel Gabriel García Márquez, Julio Cortázar, José Donoso, Carlos Fuentes kaj Guillermo Cabrera Infante iĝis konataj en la tuta mondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La ciudad y los perros en la hispana Vikipedio.