„ En la antaŭparolo de la tradukinto ni legas ,,Sur la kanvaso de la vilaĝa vivo Elin-Pelin brodas bildojn el la vivo kaj la moroj de la simpla bulgara popolo. La fundamenta ideo: la disfalo de la patriarkeca vivo sub la efiko de la nova moderna Vivo. Silenta batalado inter la moroj de Okcidento kaj de Oriento. . ." Sed tion ni certe ne trovas en tiu ĉi verketo. Mankas preskaŭ tute la bulgara nacia propreco,- la sama vilaĝo, kien kondukas nin la rakonto, povus troviĝi en iu alia lando. Ankaŭ la kolizio inter patriarkeca kaj moderna viv-manieroj ne estas elmontrita aŭ priparolita. La nekontestebla, ne neadebla valoro de la verketo pli vere estas homeca. Jen maljunulo soleciĝanta, jen purkora edzino dolĉa, forgesita de lia vagabonda filo, jen alia filo, avarulo, heredaĵavida, jen sindona amiko: jen ebriuloj, malsanuloj, klaĉulinoj ktp. Jen kortuŝantaj scenoj, kiel ekz. tiu, kiam la juna mizera Elka, malsana, iras sinmortigi en muelejkanalo, scenoj, kiuj, evitante ĉian sentimentajon, ne nur de la esperantista, sed de ĝenerale literatura vidpunkto povas esti konsiderataj bone verkitaj. ”