Saltu al enhavo

La lucha por la vida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lucha por la vida
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pío Baroja
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1904
Loko de rakonto Madrido
vdr

La lucha por la vida (La lukto por la vivo) estas trilogio de romanoj verkita de la hispana verkisto Pío Baroja el 1904 kaj enkadrita en movado konata kiel "naturalismo". La trilogio estas formata de la romanoj: La busca (La traserĉo, 1904), Mala hierba (Fiherbo, 1904) kaj Aurora roja (Ruĝa tagiĝo, 1905). Ŝajne la trilogia titolo inspiriĝis en la motoo de Darvino en lia verko La origino de specioj. Diference disde aliaj trilogioj de Barojas, en kiuj estas kiel ligo nur la temo, en tiu ĉi trilogio ankaŭ estas sama ĉefrolulo kaj kohera psikologia evoluo. Ĝi aperis felietone en la ĵurnalo El Globo, inter la 4 de marto kaj la 29a de majo 1903, laŭ totalo de 59 ĉapitroj. Reverkante, Baroja eldonis dum 1904 la tuton en tri romanoj, laŭ persona kutimo.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Laŭlonge de la tri romanoj, Baroja sekvas la vivo de rurdevena junulo el adolesko ĝis enfluo en la kadro de la grandurbo Madrido, tumulta, brila kaj luktema dum la periodo de la fino de la 19-a jarcento al la komenco de la 20-a jarcento. La intrigo disvolviĝas preskaŭ totale en la etoso de la marĝenuloj de la malriĉaj kvartaloj, argumentante ideologie pere de la baroja rigardo al la originoj de la anarkisma movado en Hispanio.

La busca (La traserĉo, 1904) temas pri vojaĝo kiun faras la juna ĉefrolulo tra la sudo de Madrido akompanante vinliveriston tra lokaj gastejoj; tio utilas kiel traserĉado de respondoj al priviva demandado fare de junulo, kiu je la fino de la veturado, plu suferas la samajn demandojn senresponde. Mala hierba (Fiherbo, 1904) estas titolo kiu aludas al la marĝenuloj de la malriĉaj kvartaloj en kies etoso la junulo plue serĉas sian lokon en la vivo, klare sentante, ke en la malsupraj tavoloj estas sia loko. Aurora roja (Ruĝa tagiĝo, 1905) estas titolo, kiu aludas al la revoluciema aspiro al nova mondo ĉe anarkiistoj, kiun la ĉefrolulo komprenas kiel plej proksimaj al sia propra idearo, tamen pesimismo de Baroja rigardas ankaŭ tiun movadon kiel sterilan, ĉar anarkiistoj konstante parolkverelas inter si en neutilaj diskutoj, dum ili neniel agadas pozitive.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La lucha por la vida en la hispana Vikipedio.