„ Jen originala rakonto el la plumo de aŭtoro ĝis nun preskaŭ nekonata al la publiko Esperantista. Tro ofte, en tia okazo, oni bedaŭre konstatas aŭ, ke la aŭtoro povas skribi senerare, sed ne havas verkistan talenton; aŭ, ke li povas interese rakonti, sed ne posedas la lingvon. En la nuna okazo, tamen, oni plezure trovas ne nur, ke la libro estas interesa kaj leginda (iom okultisma kaj neverŝajna, sed ne troe), sed ankaŭ, ke la lingva stilo estas simpla kaj natura : oni povas ĝin legi neĝenate de la multaj eraroj lingvaj aŭ presaj, kiuj tro ofte malhelpas la ĝuon de similaj verkoj en nia literaturo.
Pri detaloj, ekz., pri la iom tro libera uzo de komoj (Li, do, kun multaj esprimoj de bedaŭro, forlasis min, promesante, ke . . .), la germanaj citiloj, la uzo de majuskloj (julo anst. Julo), kaj pri la uzo de kelkaj vortoj, oni povas malsame opinii. Sed legante la verkon, oni konscias, ke S-ro Boatman estas same lerta kiel verkisto kaj kiel Esper- antisto; kaj ni ĝojas, vidante la novan stelon en nia literatura ĉielo. La libro estas ĉiel rekomendinda. Espereble ĝi estos nur la unua el multaj de la sama aŭtoro. ”
„ Kvankam ĝia fono kaj rakontmaniero efikas hodiaŭ iom eksmode, estas tamen fakto, ke la rakonto havas kvalitojn, kiuj tiras nin de unu paĝo al alia. Julieto, la edzino de Marko Monington mortas, kaj antaŭ la morto promesigas lin, ke li neniam amos alian virinon. Post kelkaj jaroj Marko tamen enamiĝas al junulino kaj fianĉiĝas al ŝi. Baldaŭ aperas en lia vivo iu Sinjoro Vincent, kun kiu li amikiĝas, sed kiun lia fianĉino tuj malŝategas kaj rifuzas akcepti. Pro tio ŝi nuligas la fianĉecon. Vincent influas ĉiam pli Markon, kaj la subsupozigo ĉiam ligas lin kun la mortinta Julieto. [...]
Sed la solvo ne estas tiel facila, kaj demandosigno ankoraŭ pendas super la historio, kiam ĝi atingas sian kulminon. ”