Saltu al enhavo

La noche del eclipse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La noche del eclipse
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La noche del eclipse (La nokto de la eklipso) estas romano de la hispana verkisto Joan Manuel Gisbert, publikigita en 1990. Ĝi ricevis la Premion Gran Angular. Joan Manuel Gisbert estas verkisto de fantasta porinfana kaj porjunula literaturo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fine de la 14-a jarcento, juna perso Alfandor fuĝas tra Azio el sbiroj de uzurpinto. En Nankino li ŝajnigas sin partoprenanto en stranga konkurenco kunvokita de la imperiestro Senfina Lumo cele al havigo de lia filino por kiu solvu tri enigmojn pri ŝi. Ĉiuj kandidatoj malsukcesas kaj estas malliberigitaj, dum li restas en la labirinto de la insulo Gork, gardita de nigraj birdoj. Neatendite aperas la princino Ĉielnaskito kaj la imperiestro; ŝi venas akcepti lin; ŝi estas duonfreneza: meteorito falis kaj mortigis ŝian patrinon kaj nur poste ŝi naskiĝis. La imperiestro enŝipigas ilin kun Kayal, ŝia barata zorganto, kiu portas ilin al Ar. urbo de raruloj. Tie ekkomplikiĝas la mesaĝo de la verko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La mesaĝo de la verko komplikiĝas kaj el rakonta iĝas simbola pri temoj kiel la universala sciaro, la denaska kono, la mondo kiel labirinto ktp. Dum la eklipso ŝajnis, ke Alfandor kaj Ĉielnaskito amoras kaj ŝajnas, ke ili memoferis sin en la kratero kreita de la meteorito.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]