Saltu al enhavo

La noche que mi madre mató a mi padre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La noche que mi madre mató a mi padre
filmo
Originala titolo La noche que mi madre mató a mi padre
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2016
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Néstor Calvo Pichardo
Reĝisoro(j) Inés París
Scenaro Inés París • Fernando Colomo
Muziko de Arnau Bataller
Rolantoj Belén Rueda • Diego Peretti • María Pujalte • Fele Martínez • Patricia Montero • Eduard Fernández
Produktinta firmao Canal+ 
Televisión Española 
Movistar Plus+ 
ONO
IMDb
vdr

La noche que mi madre mató a mi padre (La nokto en kiu mia patrino murdis mian patron) estas hispana komedia filmo premierita la 29an de aprilo 2016. Ĝi estis verkita kaj reĝisorita de Inés París kaj ĉefrolulita de Belén Rueda, Eduard Fernández, María Pujalte, Diego Peretti, Fele Martínez kaj Patricia Montero.​ La filmo estis presentita en la 19a Festivalo de Malago en la oficiala fako de longaj filmoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas dum unu nokto, en kiu grupo de profesiuloj de la kina etoso kunvenas en kampara domego. Isabel (Belén Rueda) deziras ricevi rolon en nova filmo de sia edzo Ángel (Eduard Fernández) kiu estas scenaristo, kaj de lia eksedzino Susana (María Pujalte) kiu estas kinreĝisorino. Ĉiuj klopodos konvinki la argentinan aktoron Diego Peretti por ke li iĝus protagonisto de la nova filmo. Ĉio ekkomplikiĝas kiam al la vespermanĝo alvenas neatendite Carlos, eksedzo de Isabel, kun sia nova koramikino. Post diversaj tensaj escenoj, li grave malsaniĝis kaj finfine mortas, ŝajne venenigita de Isabel. Tamen oni malkovras, ke vere ĉio estas ŝajnigo por konvinki Ángel, ke Isabel estas bona aktorino. Sed Ángel estas konvinkita, ke Isabel vere estas murdistino. La forigo de la supozita kadavro komplikiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
Aktoro/Aktorino Personaje
Belén Rueda Isabel París
Eduard Fernández Ángel
María Pujalte Susana
Diego Peretti Diego
Fele Martínez Carlos
Patricia Montero Álex
Alejandra Yu Pastor Pedreros Estrella
Claudia Nortes Alba
Lucas Paris Dylan
Andrés Poveda Reĝisoro
Lucrecia Cervelló Profesorino
Jaime Linares Busŝoforo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]