Saltu al enhavo

La oscura historia de la prima Montse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oscura historia de la prima Montse
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La oscura historia de la prima Montse (La malhela historio de kuzino Montse) estas romano de la hispana verkisto Juan Marsé publikigita en Barcelono en 1970 fare de la Eldonejo Seix Barral.

Ĝi estis ege sukcesa, konsiderita la plej bonkvalita verko de sia aŭtoro kaj estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko estas strukturita en 26 ĉapitroj kun propraj subtitoloj:

  1. "Malantaŭ la fasado". Kiel simbologio de la familio Claramunt. En malplena domo, kun nur fasado, inter aliaj konstruaĵoj, estas nur lito kaj en ĝi Paco Bodegas, la malriĉa parenco kaj Nuria.
  2. "La vizitantaj fraulinoj". Unua epizodo de la historio de Montse; alvenas junulino de la kvartalo al matĉo de korbopilko kaj petas al Montse porti manĝaĵojn al prizonulo.
  3. "Ni faru amon, ni faru militon". Sekvo de la unua ĉapitro. Paco parolas kun Salva, edzo de Nuria, de tendenco postkoncila.
  4. "La tranĉilo interdenta". Vizito de Montse al la prizonulo.
  5. "La senorda kongruo de kriterioj aŭ la vangofrapita preleganto". En la prelego de Salva, Nuria jam rilatas al Paco.
  6. "Paco, ekstergeedza filo". Paco memoras sian pasintecon de malriĉa parenco.
  7. "Kiu devas esti regenerita". Alia vizito de Montse al la prizonulo.
  8. "Fendo en turo". Rekono de Nuria, Montse kaj de la tuta familio.
  9. "Onklino Isabel en sia purpura nubo". Sekvas la memoriga konversacio inter Nuria kaj Paco, kiuj jam estas certaj amantoj. Montse alproksimiĝas al la etoso de la malriĉaj kvartaloj.
  10. "La estro". Memoro de Salva, kaj adolto de lia edzino.
  11. "Kie la moraliga fanfaro malsukcesas". Memoro de la unua parolado de Montse pri la prizonulo kaj post la familia vespermanĝo pri la prizonulo mem.
  12. "La fiŝo". Temas pri glacikubo fiŝforma, kiu fandiĝas en viskio dum konversacio.
  13. "La provizora libereco". La prizonulo eliras de la karcero.
  14. "La forkapto de la sensoj". Nuria memoras la epizodon ke ŝi zorgis Montse dum nervatako pro la konflikto inter la sentoj kaj la familio.
  15. "La lipkolorigilo kaj la misteroj de Colores (en 3 tagoj)". Montse sendas la prizonulon al spirita ekzercado en Colores.
  16. "Intermezo". Post nokta parolado, Nuria decidas dimanĉe matene foriri kun Paco al Parizo, kaj parolas aĉe pri la prizonulo.
  17. "Unua tago: la enigmo de la ridetantaj pendumitoj". Parolado de Laborista Kristo.
  18. "Dua tago: la sekreta pasejo". Kiu favoras la eŭforiajn konfesojn.
  19. "Tria tago: la stranga kazo de la sinjoreto kaj la telefono". Nur Manuel kaj studento rezistas la sieĝo de la cerbolavado.
  20. "La konfuzceremonio". Paco estas delegita kiel spiono kaj arbitro por la familio Claramunt por solvi la aferon de Montse kaj Manuel, sed en intervjuo en la pensiono ĉio favoras ilin.
  21. "La kontaĝo". Paco rememoras la naŭzon de Montse antaŭ banado en la malhela strando de La Barceloneta, sed poste imagas la akcepton en la brakumo.
  22. "La danco de la debutantinoj". El kronikoj pri altklasoj en malnova ekzemplero de la revuo Hola kun tiustila rakonto, la majoritatigo de Nuria, burĝa festo kaŝanta bonfarado. Montse kaj Manuel skandalas.
  23. "La fuĝo". Post kverelo kun la patro, Montse foriras.
  24. "La elaĉeto". Montse kaj Paco baraktas por trovi laborpostenon por Manuel.
  25. "La elaĉetprezo". La familio proponas al Manuel laboron en Sabadell (ekster Barcelono), por ke li lasu Montse. Li foriras, dum ŝi estas en spirita ekzercado. Kiam ŝi revenas, oni ne trovas ŝin.
  26. "La nigraj trikmaŝaj ŝtrumpoj". Salva revenas kaj rakontas al Paco la finon de la historio. Nuria estis en rilatoj kun Manuel kaj la lastan nokton ŝi forgesis en la pensiono siajn ŝtrumpojn; Montse reveninte, trovus ilin. Ŝi estis graveda, oni forigis lian amaton, tial ŝi perdiĝis en la urbo kaj mortis sub la steloj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kinadapto

[redakti | redakti fonton]

La romano estis kinadaptita en samnoma filmo en 1977 fare de Jordi Cadena kun Ana Belén kaj Ovidi Montllor inter ĉefroluloj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]