La pasión turca (romano)
La pasión turca | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Antonio Gala |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1993 |
Eldonejo | Grupo Planeta |
Ĝenro | erotiko |
La pasión turca (La turka pasio) estas erota romano de Antonio Gala, publikigita en 1993.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
La romano estis kinadaptita en samnoma filmo reĝisorita de Vicente Aranda (1994).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Desideria Oliván etas virino el provinca urbo Huesca, kiu vivas en ŝajna stabileco kaj geedza kaj labora, sed interne suferas teruran vivan seniluziiĝon pro la rutina kaj konvencia ĉiutagado.
En vojaĝo en Turkion kun sia edzo kaj amikoj, ŝi ekkonas Yamam, belan turkan turisman gvidiston, kaj interne suferas neelteneblan aman kaj erotan pasiegon. Yamam, ege volupte, seksallogas Desideria kaj ambaŭ iĝas geamantoj, en rilato regata de la dominado de Yamam super la virino. Ŝi atingas seksan ekstazon kaj decidas abandoni sian antaŭan vivon por translokiĝi al Turkio kaj ekvivi kun Yamam en Istanbulo, kie li estras vendejon en la bazaro. Poste, Desi malkovras, ke Yamam estas trafikanto kaj ŝi estas enmetita en krima intrigo, kiu kondukas ŝin al la fizika kaj morala detruo el la terura seksa dominado de Yamam super ŝi.
La romano
[redakti | redakti fonton]Estis onidiroj, ke iu virino en Ilerdo estis la vera inspiro por la romano de Antonio Gala. Tio rezultis en diversaj polemikoj.
La romano estas amara eseo pri amo kaj sekso en kiu la ĉefa akso estas la neeltenebla seksaltiro, fatala kaj neevitebla, de erotismo kaj ekstrema seksemo kontraŭ la apatio de seksa vivo tro konvencia en rilato de simpla partnereco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Antonio Gala
- Artikolo pri erotismo de Orientalismo, Istanbulo kaj La pasión turca.
- Intervjuo al Gala pri la verko.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La pasión turca (novela) en la hispana Vikipedio.