La piscine
La piscine | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Piscine |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1969, 8 maj. 1970 |
Ĝenro | drama filmo, krimfilmo |
Kameraado | Jean-Jacques Tarbès |
Reĝisoro(j) | Jacques Deray |
Produktisto(j) | Gérard Beytout |
Scenaro | Jean-Claude Carrière • Jacques Deray • Alain Page |
Filmita en | Saint-Tropez • Nico |
Loko de rakonto | Saint-Tropez |
Muziko de | Michel Legrand |
Rolantoj | Alain Delon • Romy Schneider • Maurice Ronet • Jane Birkin • Paul Crauchet • Maddly Bamy • Steve Eckhardt • Thierry Chabert • Ruth Price |
IMDb | |
La piscine (La naĝejo) estas psikologia trilera filmo de 1969 reĝisorita de Jacques Deray, en kiu stelulas Alain Delon, Romy Schneider, Maurice Ronet, kaj Jane Birkin.
Kun agado okazanta somere en la Lazura Marbordo, ĝi estas dramo de seksa ĵaluzo kaj posedeco. Oni produktis kaj franclingvan kaj anglalingvan versiojn de la filmo, en kiu la aktoroj filmis parolante anglan por la internacia publikigaĵo, kio estis malkutima tiam kiam la filmoj estis ĉiam ĉu dublitaj ĉu subtekstigitaj. La 114-minuta internacia versio, pli mallonga ol la franclingva versio, havis ankaŭ iom diferencan muntadon.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jean-Paul, verkisto, kaj Marianne, lia amatino de iom pli ol du jaroj, ferias ĉe la vilao de amiko proksime de Saint-Tropez. Ekzistas streĉiteco en ilia rilato kiu ekscitas Marianne: la filmo komenciĝas kun sceno en kiu ili estas kune apud la naĝejo de la vilao kaj ŝi instigas lin grati ŝian dorson. Li faras kiel ŝi demandas, sed poste ĵetas ŝin en la naĝejon kaj saltas enen post ŝi. En pli posta sceno li prenas branĉon kaj uzas ĝin por vipi ŝiajn nudajn postaĵojn, lude sed kun forto kiu pliiĝas kiam la sceno fortranĉiĝas.
Harry, maljuna amiko kaj diskproduktoro kiu estis amanto de Marianne antaŭ Jean-Paul, alvenas por vizito, surprizante la paron kunportante sian 18-jaraĝan filinon Penelope, pri kies ekzisto ili antaŭe ne sciis. Marianne, sen demandado de Jean-Paul, invitas Harry kaj Penelopon resti. La kvaropo restas kune kaj Harry altiras Marianne direkte al li laŭ la tagoj pasas. Mokante Jean-Paul pro rezigno de serioza verkado por labori en reklamado, Harry multe drinkas kaj aranĝas surprizfeston dum Jean-Paul, resaniĝanta alkoholulo, restas malebria. Dume, iĝas klare ke Penelopo nek ŝatas nek respektas sian patron, kiun ŝi apenaŭ konis dum kreskado. Ŝi kaj Jean-Paul iĝas proksimaj kaj pasigas tagon sole kune ĉe la maro.
Iun nokton, dum la virinoj dormas, Harry ebrie alfrontas Jean-Paul kaj akuzas lin je delogado de Penelope por venĝi siajn proprajn mankojn sur sia pli sukcesa amiko. Provante pugnobati Jean-Paul, Harry falas en la naĝejon kaj estas tro ebria por naĝi. Jean-Paul, kiu same drinkis, komence malhelpas lin grimpi el la akvo, kaj poste intence puŝas Harry suben kaj tenas lin malsupren ĝis li dronas. Li kovras la krimon deprenante la vestaĵojn de Harry kaj metante freŝan pantalonon kaj ĉemizon ĉe la naĝejo por igi ĝin aspekti kiel akcidento.
Post la funebro, policano, Inspektisto Lévêque, vizitas la domon pli ol unufoje. Li konfidas al Marianne siajn kialojn por dubado de la rakonto de akcidento, ke Harry portis sian horloĝon, kiu estis multekosta kaj ne akvorezista, kaj ke ekzistas neniu spuro de ŝvito sur la vestaĵoj kiujn li laŭsupoze portis. Kiam ŝi rakontas tion al Jean-Paul, li konfesas ĉion al ŝi, kaj ŝi iras por vidi la vestaĵojn de Harry, kaŝitajn en la kelo, kiujn oni devis forĵeti. Sed kiam ŝi ne portas ĉi tiun indicon al la polico, la inspektisto kontraŭvole suspendas la enketon.
Marianne prenas Penelope al la flughaveno kaj vidas ŝin kiam ŝi revenas al ŝia patrino. Kiam Penelope postulas la veron pri la morto de sia patro, Marianne certigas al ŝi ke ĝi vere estis akcidento. Ŝi kaj Jean-Paul tiam estis ĵus forlasontaj la vilaon kiam ŝi rakontas al li ke ili ne iros kune. Ŝi alvokas taksion, sed li metas sian manon sur la telefonon, fortranĉante ŝian vokon kaj silentigante ŝin. En la fino, neniu foriras tiun tagon, kaj en la fina sceno de la filmo ili staras flank-al-flanke rigardante tra la fenestro ĉe la naĝejo, kaj poste brakumas.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Romy Schneider kiel Marianne
- Alain Delon kiel Jean-Paul Leroy
- Maurice Ronet kiel Harry Lannier
- Jane Birkin kiel Penelope Lannier
- Paul Crauchet kiel Inspector Lévêque