Saltu al enhavo

La Profeto el Pedras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La profeto el Pedras)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Profeto
el Pedras
La Profeto el Pedras
La Profeto
el Pedras
Aŭtoro Gersi Alfredo Bays
Eldonjaro 2000
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 237
vdr

La Profeto el Pedras estas esperantlingva romano de Gersi Alfredo Bays.

Laŭ Monato, la verko konsistas el aro da pli-malpli sendependaj epizodoj, kun konstanta rolantaro, facile legata dum pluraj sidoj, sen perdi la fadenon de la rakonto. Brazila juda arkitekto, kies patro estis murdita, decidas konstrui por si novan vivon en nova loko, for de la urbocivilizacio. La vilaĝeto Pedras estas tre taŭga por tio, kaj la arkitekto, kiun oni kromnomas Profeto ­ pro lia iom sovaĝa aspekto, en tre malfacile atingebla loko apud Pedras konstruas por si "kasteleton". Baldaŭ venas loĝi kun li eksinstruistino Luiza, kiu ankaŭ bezonas fuĝi de sia pasinteco. Kaj monatojn poste venas loĝi kun ili junulino, kiu bezonegas malaperi de sia familio. Profeto ­estas tre talenta viro, bone edukita. Kune kun sia kvazaŭedzino Luiza, li multe helpas la pedrasanojn, kaj ili fariĝas liaj intimaj amikoj. Pri la vivo en Pedras ni abunde legas; ĉiam en la kadro de epizodoj, kelkfoje amuzaj, kelkfoje tragikaj, kelkfoje iomete misteraj. Nebrazilanoj ankaŭ profite informiĝas pri la naturo de kampara vivo en Brazilo, ĉiam leĝere, neniam predike.

Ĝi aperis en 2000 ĉe Fonto, en Ŝapekoo, kaj havas 238 paĝojn. Poste aperis tradukoj en la portugala (aŭtoro, 2001), ĉina (Hu Guozhu, 2006), angla (Trevor Steele, 2014), itala (Enrico Dondi, 2014), eŭska (Aitor Arana, 2017), hispana (Antonio Martí, 2017), kataluna (Antonio Martí, 2017), greka (Spiros Sarafian, 2020), Ido (Gonçalo Neves, 2021) kaj franca (Jean-Luc Tortel, 2021).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En tiu lasta B.E. n-ro 313 sub nia redaktado, mi havas tute apartan plezuron paroli pri la neatendita majstra romano de mia amiko Gersi Alfredo Bays. Alfredo estas mia amiko ĉar de du jardekoj li kunlaboris por la korektado, kompostado, eldonado de miaj propraj verkoj kaj aliaj. Alfredo estas la amiko de ni ĉiuj, de la esperantistaro, ĉar li streĉe, formike laboras por nia afero produktante la valoregan beletran revuon “Fonto” kiun ĉiuj esperantistoj de Brazilo devus aboni. Alfredo plie transdonas al ni veran monumenton, kio estas la eldonado de ĝis nun pli ol cento da elstaraj literaturaj verkoj el la tuta mondo sed aparte el Brazilo. Ĉu tio ne estas pli bona ol statua, statika monumento?

De jardeko Alfredo parolis pri tiu “romano” kiu estis en lia “kapo” de longa tempo... do, surpaperigu, enkomputiligu ĝin, mi daŭre diris al li... kaj jen li akuŝis la verkon. Kaj mi prenis la malfacilan taskon paroli pri la naskito sen influo de amikeco, evidente. Ververe por mi la afero estas facila, ĉar la romano en siaj simplaj rakontoj, leĝera stilo, kongruas al mia persona ŝato. Kion oni atendas de romano se ne tujan komprenon, identigon, konstruan intrigon, plezuron, distron, eventualan amuziĝon? Ĉion, tion oni ĝuas dum la legado de “La Profeto el Pedras”. Notinde estas, preterlasante la mallongan, prozan rakonton de Geraldo Mattos, “La Nigra Spartako”, ke tiu romano verkita en Esperanto estas la dua originala verko en nia lando, la unua romano estas “Karuseloj...” de mia filino eldonita en 1987. La frazoj estas mallongaj, klasike konstruitaj, kun malmultaj neologismoj, sen komplikaj vortoj. Estas sufiĉe da humuro, da satiro, eĉ da teruraj mokoj aparte al religiaj tradicioj, al seksaj perversioj por ke de tempo al tempo oni vole ne vole ridu. La verko pentras la vivon de italaj kaj germanaj enmigrintoj en la 30-a jardeko, kun la konataj tradicioj. Ne forestas la politikaj persekutoj al judoj (Profeto estas tre kapabla judo fakte sen religio sed respektema al la aliaj) persekutoj fare de la naziaj verdĉemizuloj, famaj, fanatikaj sigma-integristoj kiuj bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas. Alfredo priskribas la tiaman erotikon, kiam oni eĉ ne povis vidi inan genuon aŭ eĉ maleolon sub la ĝisplankaj jupoj... kaco kaj piĉo (peniso kaj vulvo) kio estas tio? Sin demandis la gejunuloj... kia kontrasto de tiuj hipokritaj pudoroj kun la nuntempa absoluta nudeco kiu eĉ eliminis kaj erotikon kaj estetikon! Evidente jam videblis la lesbaj amoradoj kiujn Profeto skopofilie spektis, kaj la orgiaj fikadoj de la pastroj kompreneble, religie, karitate pravigitaj. Sed mi ne rajtas ĉion rakonti, legu mem vi certe ĝuos, ankaŭ la ekzorcadon de knabino Tereza. Kvankam la verko de Bays estas feliĉe, iu speco de “antiFernando de Diego”, Alfredo allasas kelkajn neologismojn, kiel “ĉendi” paĝo 59 por ekbruligi, obee al lia amiko Fernando en la glosoj de nur 10 vortoj ne PIV-aj, sed el nia brazila kulturo. Tie vi lernos, ke nia fama orkolora rivera fiŝo estas salmino. Mi nur 3 fojojn konsultis PIV-on kaj lernis novajn vortojn... Ne forgesu, oni ĉiam ion lernas kiam oni legas kaj neniu parkere konas la vortarojn. Mi iom stumblis fronte al la nekutima formo “gesole” paĝo 12 kaj “boa” paĝo 127 sed jen fundamenteca uzo de niaj prefiksoj ĉar paro povas esti sola, kaj bo povas iĝi adjektivo. Harfenduloj diras, ke post “krom” oni ne povas uzi akuzativon, paĝo 79! Kaj “preseraroj” kiel kutime ĉe FONTO, estas tre maloftaj, ne ĝenaj, mi nur citos 3, paĝo 6, fondo devas esti fundo, paĝo 206, tiem signifas tiom kaj paĝo 216, “senttas” ne povas havi du “tojn”! Pri la eltrovo “Portogaja” mi ridetis.

Eĉ krokodiloj kaj dumvivaj komencantoj nepre devas legi (prefere du fojojn) “La Profeto el Pedras”. Mi garantias, ke neniu tion bedaŭros. 
— Gilbert Ledon . Brazila Esperantisto - Numero 313, Decembro (2000)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]