Saltu al enhavo

La sonnambula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sonnambula
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro duonserioza opero • opero
vdr
Ah! non credea mirarti / Sì presto estinto, o fiore
("Ve, mi ne kredas vidi vin tiom rapide fadiĝi, ho floro").
Tiu teksto el akto 2a, sceno 2a, de La sonnambula aperas sur la tombo de Bellini en Katanio
Vincenzo Bellini
de Natale Schiavoni
Giuditta Pasta kiel Amina, Majo 1831, premiere
Tenoro Giovanni
Battista Rubini
kantas Elvinon
Maria Malibran as Amina – Londono 1833
Jenny Lind en La sonnambula, 1840s

La sonnambula (La somnambulino) estas duonserioza opero en du aktoj, kun muziko en la tradicio de bel canto fare de Vincenzo Bellini laŭ itallingva libreto de Felice Romani, baze sur scenaro por ballet-pantomime verkita de Eugène Scribe kaj koreografiita de Jean-Pierre Aumer nome La somnambule, ou L'arrivée d'un nouveau seigneur. Tiu baleto premieris en Parizo en Septembro 1827 je pinto de modo por teatraĵoj kun temoj pri somnambulismo.

La rolo de Amina estis originale verkita por la soprano sfogato Giuditta Pasta kaj la tenoro Giovanni Battista Rubini, sed dum la vivotempo de Bellini alia soprano sfogato, nome Maria Malibran, estis elstara ludantino de tiu rolo. La unua premiero okazis ĉe la Teatro Carcano en Milano en la 6a de Marto 1831.

La majoritato de 20a-jarcentaj registrajoj estis faritaj de soprano kiel Amina, kutime kun aldonaj pintaj notoj kaj aliaj ŝanĝoj laŭ la tradicio, kvankam ĝi estis ankaŭ ludata per voĉoj de soprano sfogato (ne konfuzenda kun la moderna mezzo, neekzistanta tiame) kiu kantas rolojn de soprano kaj de kontraldo senmodife.

La frazo Ah! non credea mirarti / Sì presto estinto, o fiore ("Ve, mi ne kredas vidi vin tiom rapide fadiĝi, ho floro") el la fina ario de Amina estas surskribita sur la tombo de Bellini en la Katania Katedralo en Sicilio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Notes

Ĉefaj fontoj

aliaj fontoj

[redakti | redakti fonton]