Saltu al enhavo

La sonrisa etrusca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sonrisa etrusca
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Luis Sampedro
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1985
Eldonejo Alfaguara
vdr

La sonrisa etrusca (La etruska rideto) estas romano de la hispana verkisto José Luis Sampedro publikigita en 1985.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Etruska sarkofago kiu havigas la titolon al la romano, en Villa Giulia, Romo.

La agado okazas en Milano, kie Salvatore Roncone, maljuna grumblemulo, eksterordinare ligita al la tero de la regiono Kalabrio en kiu li naskiĝis, estas translokigita fare de sia filo Renato por ricevi traktadon kontraŭ kancero. En la grandurbo li frontas la frapon de du mondoj: nome tiu de lia filo kaj edzino, kiuj, kun ilia nura filo, nome Bruno, trimonata, formas tipan burĝan kaj urban familion, kontraŭ tiu lia el la sudo de Italio, pli sentema, arkaika kaj de familiaj kvereloj.

La nomo de la nepeto Bruno feliĉigas la avon, ĉar ne sciante tion lia propra filo, ĝi estis la nomo de Salvatore en la partizana sekreteco. Tial establiĝas rilato inter la avo kaj la nepo, al kiu li dediĉas sian dolĉecon, kaj al kiu li klopodas por transigi sian amon por la vivo, kion fakte li, kiel konsekvenco de la malsano, estas perdanta. Sed tio eĉ ne malhelpas haltigi sian vivon. Tiukadre li denove enamiĝas..., montrante, ke neniam estas malfrue.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
  • En 2011 oni muntis teatran version de la romano reĝisorita de José Carlos Plaza, kun Héctor Alterio en la rolo de Salvatore Roncone. Krome aktoris ankaŭ Nacho Castro, Julieta Serrano, Israel Frías, Sonia Gómez Silva, Carlos Martínez Abarca, Cristina Arranz kaj Olga Rodríguez.
  • "The Etruscan Smile" (2018) estas filmo reĝisorita de Oded Binnun kaj Mihail Brezis kun Brian Cox, Rosanna Arquette, JJ Feild, Thora Birch, Treat Williams, Tim Matheson, Peter Coyote, Emanuel Cohn kaj Clive Russell kaj agado okazas en Usono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Luis Sampedro en la hispana Vikipedio.