La tía Tula
La Tía Tula | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Miguel de Unamuno |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
La tía Tula (La onklino Tula) estas romano verkita de la hispana verkisto Miguel de Unamuno en 1907, publikigita en 1921.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Tiu romano rakontas la vivo de Gertrudis, nomita ankaŭ "la Tía Tula", kaj la memoferojn kiun ŝi faras dum sia vivo por kontentigi siajn aspirojn al patrineco. Kiam ŝia fratino mortas, ŝi zorgas pri la bofrato kaj lia familio. Kvankam ŝi estas nur onklino, ŝi kondutas kiel vera patrino. Tamen la bofrato enamiĝas je ŝi kaj deziras geedziĝon, sed ŝi deziras plue resti nur onklino kaj "falsa patrino". La kerno de la intrigo estas la deziro de virino iĝi patrino, sed ankaŭ komplikita kun la seksa subpremado, kiu malhelpas Tula iĝi vera edzino de sia bofrato.
Adapto
[redakti | redakti fonton]En 1964 la reĝisoro Miguel Picazo adaptis ĝin al kino, kun Aurora Bautista en la ĉefa rolo kun Carlos Estrada kaj Irene Gutiérrez Caba.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La tía Tula en la hispana Vikipedio.