Saltu al enhavo

La ternura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ternura
filmo
Originala titolo La ternura
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2023
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Vicente Villanueva
Scenaro Vicente Villanueva
Muziko de Fernando Velázquez
Rolantoj Emma Suárez • Fernando Guallar • Alexandra Jiménez • Gonzalo de Castro • Carlos Cuevas • Anna Moliner
Produktinta firmao RTVE 
Movistar Plus+
IMDb
vdr

La ternura (La tenereco) estas hispana fantazia komedia filmo de 2023 reĝisorita de Vicente Villanueva kaj bazita sur samnoma teatraĵo de Alfredo Sanzol. Estis protagonistoj Emma Suárez, Gonzalo de Castro, Alexandra Jiménez, Fernando Guallar, Anna Moliner kaj Carlos Cuevas.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Reĝino iom magiista kaj ŝiaj du filinoj kaj princinoj (Rubí kaj Salmón, tio estas Rubeno kaj Salmo) veturas per la Arĝentfloto por geedziĝi laŭ konveno de la Reĝo. La Reĝino Esmeralda (tio estas, Smeraldo) malamas virojn, ĉar ili ĉiam kondiĉigis ŝian vivon kaj forprenis ŝian liberon, kaj tial ŝi ne pretas ke ankaŭ ŝiaj filinoj suferos la saman destinon kiel ŝi mem. Kiam la Floto venas proksime de insulo, kiun ŝi kredas senhoma, alvokas ŝtormon kiu vrakigas la ŝipon. Ŝia plano estas resti tie por vivi en tiu insulo kun siaj filinoj por neniam revidi viron en la vivo. La problemo estas ke oni elektis insulon en kiu dum dudek jaroj loĝas arbohakisto kun siaj du filoj (Verdemar kaj Azulcielo, tio estas Marverdo kaj Ĉielbluo) kiuj same fuĝis tien por neniam revidi viron en la vivo. Kiam la Reĝino kaj la du princino malkovras, ke ili ne estas solaj, timante pro siaj vivoj, maskas sin kiel viroj por protekti sin.​

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro

[redakti | redakti fonton]
  • Emma Suárez kiel reĝino Smeraldo
  • Gonzalo de Castro kiel arbohakisto Bruno
  • Alexandra Jiménez kiel princino Rubeno
  • Fernando Guallar kiel arbohakisto Marverdo
  • Anna Moliner kiel princino Salmo
  • Carlos Cuevas kiel arbohakisto Ĉielbluo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La ternura (película) en la hispana Vikipedio.