Saltu al enhavo

La torre herida por el rayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La torre herida por el rayo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fernando Arrabal
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1983
Loko Barcelono
vdr

La torre herida por el rayo (La turo vundita de la fulmo) estas romano de Fernando Arrabal, de temaro pri ŝako, kun agado kiu okazas dum Monda Ŝaka Ĉampionumo.

La intrigo centriĝas en la du protagonistoj kaj rivaloj de la ĉampionumo, alternante la movojn de la ludo unuflanke (helpate de grafikoj), kun la apartaĵoj kaj la vivo de la roluloj aliflanke.

La romano estis venkinto de la Premio Nadal en 1982. Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La konkurencantoj estas stranguloj; nome Elías Tarsis, estas hispandevena andorano, superdotita kiu malakceptis stipendiojn por iĝis simpla laboristo juvelfara, kiu entuziasmiĝas per la ŝako; aliflanke Marc Amary, svisdevena estas geniulo pri fiziko kiu iam solvis malfacilan matematikan problemon, kiu ŝakludas malvarme. La ludo inter Amary kaj Tarsis estas ankaŭ filozofia afero. En ŝako estas nevaria infrastrukturo (regulo) kaj varia strukturo rezulto de kombinoj en la ŝaktabulo. Tarsis (kiel ĉampionoj Fischer, Steinitiz aŭ Morphy) preferas la serenecon en la misordo. Amary (kiel Karpov, Euwe kaj Petrossian) preferas la variaĵon, kaj tial li evitas la kaoson.

Samtempe kun la ludado oni alvenas al la vivo de la ludantoj: Amary, el matematiko kaj fiziko, iĝis marksisto kaj teroristo kontraŭ la okcidentaj valoroj; dum Tarsis, estas pri spiritema kiu trovis pacon apud du gejunuloj, nome Nuria kaj Soledad, kiuj mortas rezulte de atenco kontraŭ trajno. En la nuntempo okazas la kidnapo de la sovetunia ministro pri Eksteraj Aferoj kaj Tarsis suspektas pri Amary.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]