Saltu al enhavo

La vida exagerada de Martín Romaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vida exagerada de Martín Romaña
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alfredo Bryce Echenique
Lingvoj
Eldonado
vdr

La vida exagerada de Martín Romaña (La troa vivo de Martín Romaña) estas romano de la perua verkisto Alfredo Bryce Echenique publikigita en 1981. Rakontata laŭ unua persona fare de Martín Romaña, la protagonisto, rakontas la vivon, amojn kaj malkovrojn de Martín vojaĝinte de Lima al Parizo. Kun la sekva romano, nome El hombre que hablaba de Octavia de Cádiz, ĝi kunformas la diptikon Cuadernos de navegación en un sillón Voltaire.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Martín Romaña estas peruano kiu unu jardekon post elmigro al Parizo kun la intenco iĝi verkisto, ekverkas sian "bluan kajeron de navigado" en kiu, krom rakonti sian parizan sperton en Majo de la 68a, savas la memorojn de Inés, lia edzino kiu abandonas lin pro sia nestabileco, timideco kaj maldecidemo.

Kelkaj temoj estas lia tragedia elŝipiĝo deveninta de Peruo en Dunkerkon, en kiu li perdas sian tutan biblioteko pro akcidento; lia admiro por César Vallejo kaj Ernest Hemingway; lia seniluziiĝo de Parizo; li negrava partopreno en prokomunisma grupo dum Majo de la 68a; la romano kiun li neniam verkis; kazo de hemoroido; kaj magia renkonto kun tiu kiu estos Octavia de Cádiz, kaj por kiu li verkis la Cuaderno rojo de fatídica navegación.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]