Lagaro de Délegyháza
Lagaro de Délegyháza | ||
---|---|---|
Unu el la lagoj ĉe Délegyháza
| ||
Situo | Délegyháza, Hungario | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° 15′ 3″ N, 19° 3′ 41″ O (mapo)47.25083333333319.061388888889Koordinatoj: 47° 15′ 3″ N, 19° 3′ 41″ O (mapo) | |
La artefarita lagaro de Délegyháza origine hungare Délegyházi-tavak estas signifa bazo de somerumantoj en proksimeco de Budapeŝto.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 1930-aj jaroj oni komencis minadi surface ŝtonetojn kaj sablojn (ofte kune) apud Délegyháza. La minado daŭras ankaŭ en la 2020-aj jaroj, tial la lagaro daŭre disetendiĝas. Intertempe en la forlasitaj minejoj grundakvo kaj precipitaĵoj kolektiĝis, tiel lagaro estiĝis. Tio estas labirinto kun lagoj kaj insuloj. Nuntempe oni konas 12 lagojn. Ĉe la bordoj kanoj kaj similaj kreskaĵoj kreskis. Unue la fiŝkaptistoj malkovris la areon, sed oni trovis liberajn lokojn ankaŭ la akvaj sportistoj kune kun la simplaj banantoj. Iom poste la lagaro estis turista allogaĵo de ĝis tiam nekonata vilaĝo Délegyháza, ankaŭ kampadejo malfermis. Trovis lokon eĉ la naturistoj, kiu estas jam ne nur enlande konata.
La lagoj specialiĝis laŭ la uzoj, estas fiŝkaptistaj, banantaj, remanta, motorboata, fine naturista lagoj.
-
Aerfoto pri la lagoj
-
Enirejo nur por naturistoj