Lago Dezerto
Lago Dezerto | ||
---|---|---|
lago, laguno [+] | ||
Supermara alteco | 505 m [+] | |
Koordinatoj | 49° 2′ 1″ S, 72° 51′ 46″ U (mapo)-49.033611111111-72.862777777778Koordinatoj: 49° 2′ 1″ S, 72° 51′ 46″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 4 km² (400 ha) [+] | |
Areo | 4 km² (400 ha) [+] | |
Lago Dezerto | ||
Vikimedia Komunejo: Lago del Desierto [+] | ||
49° 02′ 14″ S 72° 51′ 53″ O / 49.03722 °S, 72.86472 °O (mapo)
La Lago Dezerto aŭ Lago del Desierto (en Argentino) kaj laguna del Desierto (en Ĉilio), estas lago kiu troviĝas en la Departemento Lago Argentino de la Provinco Santa Cruz en Argentino, proksime al la landlimo kun Ĉilio. Estas atingebla per la Provinca Ŝoseo RP 23 farinte 37 km el El Chaltén, situanta je 25 km sude de la lago.
La zono estas mallarĝa valo de rektangula formo de 12 km de larĝo averaĝe kun maksimumo de 18 km, kiu fluas norde-nordoriente/sud-sudokcidenten oriente de la ĉefa montoĉeno de la Andoj, inter la lago O'Higgins/San Martín kaj la monto Fitz Roy aŭ Chaltén laŭlonge de 48 km en rekta linio inter ambaŭ punktoj. La minimuma alto ĉe Hito 62 estas de 250 msm kaj la maksimuma en la monto Fitz Roy estas de 3406 msm.