Lago Strathbeg
Lago Strathbeg | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Reĝlando | Skotlando | |
Situo | Aberdeenshire | |
- koordinatoj | 57° 37′ 11″ N, 1° 52′ 37″ U (mapo)57.619805555556-1.8769444444444Koordinatoj: 57° 37′ 11″ N, 1° 52′ 37″ U (mapo) [+] | |
Lago Strathbeg | ||
Vikimedia Komunejo: Loch Strathbeg [+] | ||
La Lago Strathbeg, origine Loch Strathbeg (historie "Strathbeg Water"; "Water of Strathbeg"; "Rattray Water" aŭ "Water of Rattray", nome Akvejo Strathbeg aŭ Rattray) estas proklamita Protektita birda areo por naturkonservadaj celoj. Ĝi situas ĉe Rattray kaj Crimond en Aberdeenshire, Skotlando.
La loch estas administrata de la RSPB kaj ĉe ĝi estas tri kaŝejoj el kiuj vizitantoj povas rigardi birdojn kaj reston de la naturo (birdumado). Alireblo eblas tra la flughaveno Crimond kie estas aŭtohaltigejo ĉe la bordo de la rezervejo. Estas ankaŭ la 'Centro Starnafin' el kiu vizitantoj povas ankaŭ rigardi birdojn kaj trovi informon pri la videblaj birdoj kaj aliaj animaloj.
La RSPB registris ĉirkaŭ 260 speciojn de birdoj, 280 speciojn de insektoj kaj 26 speciojn de mamuloj ĉe la rezervejo.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.rspb.org.uk/reserves/guide/l/lochofstrathbeg/about.asp About the Loch of Strathbeg, RSPB, konsultita la 2007-07-06.