Saltu al enhavo

Lago Varese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Varese
lago
Situo Varese, Lombardio, Italio
Ĉefaj fontoj Tinella
Ĉefaj elfluoj Bardello → Majora Lago
Bordaj lokoj Varese
Datenoj
Koordinatoj 45° 49′ 0″ N, 8° 44′ 0″ O (mapo)45.8166666666678.7333333333333Koordinatoj: 45° 49′ 0″ N, 8° 44′ 0″ O (mapo)
Lago Varese (Italio)
Lago Varese (Italio)
DEC
Map
Lago Varese
Surfaca areo 14,95 km²f5
Maksimuma profundo 26 mf10
Averaĝa profundo 10,7 mf11
vdr

La lago Varese (en itala: lago di Varese; en lombarda: lagh de Vares) estas lago de Italio ĉe la Antaŭalpoj de Varese (parto de la Antaŭalpoj de Lugano), je 238 m s.m., en la Provinco Varese. Kun areo de 14,95 km², ĝi estas la dekdua plej granda lago de la lando, kaj la dua se oni kalkulas nur tiujn lagojn kiu estas tute ene de itala teritorio.

Ĝi estas konata laŭ sia formo de ŝuo, kaj etendiĝas tra la teritorio de naŭ municipoj, nome la jenaj: Varese, Azzate, Bardello, Biandronno, Bodio Lomnago, Buguggiate, Galliate Lombardo, Cazzago Brabbia kaj Gavirate, kaj tiu lasta estas la ĉefa setlejo rekte sur la lagobordo.​

La lago havas alfluanton, nome la rivero Bardelo, kiu fluas okcidenten ĝis la orienta bordo de la lago Majoro. Proksime de la lago Varese estas aliaj minoraj lagoj, nome lagoj Comabbio kaj Monate.​

En la lago estas insuleto Virginia.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lago de Varese en la hispana Vikipedio.