Laiškai Sofijai
Leteroj al Sofija | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Laiškai Sofijai |
Produktadlando | Litovio |
Originala lingvo | litova |
Kina aperdato | 2013 |
Daŭro | 130 minutoj |
Ĝenro | filma dramo |
Reĝisoro(j) | Robert Mullan |
Ĉefrolantoj | Rokas Zubovas (Čiurlionis) Marija Korenkaitė (Sofija Kymantaitė) Andrius Bialobžeskis (Mstislav "Slava" Dobuĵinskij) Ramunė Skardžiūnaitė (patrino de Sofija) Tomas Bimbiris (Čiurlionis 17-jara) kaj multaj aliaj |
Produktinta firmao | Robert Mullan, Rokas Zubovas, Artūras Dvinelis, Kęstutis Drazdauskas |
IMDb | |
Laiškai Sofijai - en Esperanto "Leteroj al Sofija", ekster Litovio ankaŭ prezentata je anglalingva titolo Letters to Sofija - estas litova kaj litovlingva kineja filmo de la brita reĝisoro Robert Mullan, kiu publikiĝis en 2013. Temas pri amhistoria biografio de la tre talenta litova pentristo kaj komponisto Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, kiu mortis en aĝo de nur 35 jaroj, post intensa vivo kaj kreo de abunda muzika verkaro de orkestraj, voĉaj kaj kordinstrumentaj muzikaĵoj, kaj de proksimume 280 en sia epoko abstraktece novstilaj bildoj, el tio pli-malpli 200 oleaj pentraĵoj kaj 80 grafikaĵoj. Li aŭdas la muzikon de pentraĵo kaj vidas bildajn impresojn de komponaĵo - tiu sintezo de muziko kaj pentrado en la historio de arto ĝis nun estas unika.
La filmo kovras la duan duonon de la vivo de la artisto, inter la 17-a vivjaro (1892) kaj la morto (1911), kaj bone prezentas la atmosferon en la tiutempa Litovio, kiu estis okupata per la Rusia Imperio, sed krome ankaŭ dominata de pola nobela elito, kiu kontrolas la litovlingvan civitanaron de kamparanoj, komercistoj, metiistoj, katolikaj pastroj kaj intelektuloj, tiel ke la litova estas nur neformala interlingvo de tiuj, kiuj regas ĝin, sed en oficiala kunteksto memkompreneble estas devigata komunikado en la rusa, kun la imperiaj okupantoj, kaj en la pola, kun nobeloj kaj pollingvaj intelektuloj. La brita reĝisoro tial en aŭtentika stilo produktis la filmon, en diversaj lokoj de Litovio (ĉefe Vilno, la banloko Druskininkai kaj la balta marbordo ĉe Palanga, en Sankt-Peterburgo kaj vivofine en pola sanatorio en Pustelnik ĉe Marki proksime de Varsovio) en aŭtentikaj 19-jarcentaj kulisoj, kaj paroligis la aktorojn jen litove, jen pole, jen ruse, en kazo de neceso kun alilingvaj subtitoloj, tiel ke krom la drama vivo de la artisto mem bone skiziĝas la socia etoso de la epoko, kaj la peno de la intelektularo emancipigi la litovan lingvon kiel kultura lingvo, parolinda en revo pri espereble iam estonte sendependiĝanta samlingva ŝtato. La ĉefa aktoro, Rokas Zubovas, estas nepo de la pentristo kaj komponisto Čiurlionis, kaj laŭ eldiroj de la filmproduktistoj antaŭ tiu filmo neniam havis aktorajn spertojn - tamen li konvinkas en prezento de sia rolo.
La amhistorio, al kiu aludas la filma titolo, estas tiu inter la artisto kaj la filologino kaj litovistino Sofija Kymantaitė: post multaj obstakloj kaj vivofazoj, kiam nur eblas komuniki per leteroj, la paro sukcesas geedziĝi, kaj Sofija gravediĝas, sed kiam en Vilno naskiĝas la filino, la artisto estas en sanatorio en Pollando. Li skribas ke li saniĝas, sed kiam Sofija kun la novnaskito alvenas al la sanatorio, la edzo surprize estas mortinta la matenon de la sama tago.
La filmo estis nomumita kiel "filmo de la jaro 2013" kadre de la nacia kinopremio Sidabrinė gervė ("arĝenta gruo"),[1] kaj meritus pli vastan publikon ekster Litovio.