Lajas
Aspekto
Lajas | |||
---|---|---|---|
![]() la katolika kirko de Lajas dumnokte
| |||
municipo de Porto-Riko ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 00667 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 334 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 3′ N, 67° 4′ U (mapo)18.051938888889-67.059719444444Koordinatoj: 18° 3′ N, 67° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 47 m [+] | ||
Areo | 199,04 km² (19 904 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e5/Cayos_de_La_Parguera_-_panoramio.jpg/300px-Cayos_de_La_Parguera_-_panoramio.jpg)
la suda, marborda loĝloko La Parguera
Lajas - prononco [LA:ĥas], per la Internacia Fonetika Alfabeto [ˈlaxas] - estas municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la suda marbordo de la insulo. Fine de 2020 en la komunumo vivis 23 334 loĝantoj sur areo de 199,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 117 loĝantoj/km².
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/Flora_and_fauna_in_La_Parguera%2C_Lajas%2C_Puerto_Rico.jpg/300px-Flora_and_fauna_in_La_Parguera%2C_Lajas%2C_Puerto_Rico.jpg)
pelikano apud La Parguera
Rekte ĉe la maro la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 47 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo, Lajas, kiu fondiĝis en 1883, situas proksimume 8 kilometrojn norde de la marbordo, sed rekte marborde estas plia loĝloko, La Parguera. Ĝi situas meze de vastaj mangrovoj.