Lajos Ábrahám
Lajos Ábrahám | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1926 en Hódmezővásárhely |
Morto | novembro de 2003 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Lajos Ábrahám [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ábrahám Lajos, estis hungara agronomo.
Lajos Ábrahám[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1926 en Hódmezővásárhely, li mortis en novembro de 2003 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Ábrahám maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris agronomian diplomon en agrarscienca universitato en 1950. Post la diplomo li laboris 2 jarojn en ŝtata bieno de Hortobágy (vilaĝo), poste li estis ministeria oficisto, entreprenestro, ĵurnalisto, urbestrarano. Inter 1957–1976 li laboris en pluraj institutoj, poste inter 1976–1986 li havis postenon en la agrikultura ministerio. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis precipe pri grundoj kaj sterkoj. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis gefilojn en 1954 kaj 1955.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Talajjavítás – könnyebb talajművelés. (1958)
- Kismennyiségű javítóanyagokkal végzett kísérletek tiszántúli szikes talajokon. (disertaĵo, 1960)
- A szikes talajok komplex javítási módszerei. (1966)
- Az istállótrágya-kezelés gépesítésének kérdései. (1977)
- A szervestrágyák kezelése és felhasználása. (monografio, 1980)
- A tarlóégetés hatása. (kunaŭtoro, 1988).