Lajos Ágner
Lajos Ágner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ágner Lajos Rudolf |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1878 en Szécsény |
Morto | 30-an de aprilo 1949 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Cerba sangado |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino (1902–1903) Universitato Eötvös Loránd (–1901) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto orientalisto tradukisto |
Lajos Ágner [lajoŝ Agner], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ágner Lajos Rudolf estis hungara literaturhistoriisto, orientalisto, instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Dolyáni Gyula, Kárpássy Alajos, Nippon Dzsin, R. E., Rimóczy Elek.
Lajos Ágner[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1878 en Szécsény, li mortis la 30-an de aprilo 1949 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Ágner maturiĝis en gimnazio en Losonc en 1897, poste li akiris plurajn diplomojn en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1901, pli poste li sudis la ĉinan kaj japanan lingvojn en Humboldt-Universitato en Berlino helpe de stipendio. Inter 1902-1907 li instruis en Jászberény, poste ĝis la emeritiĝo (1938) en Budapeŝto. Li edziĝis en 1906, lia edzino naskis filon en 1910. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Vachott Sándor élete és költészete (disertaĵo, 1901)
- Olasz ég alatt (vojaĝlibro, 1902)
- Ferenczy Teréz emlékezete (1903)
- Kölcsönhatások a hazai nyelvek között (1905)
- A japánság súlya és törekvése (1905)
- A kínai nevelés (1907)
- A japán szókincs európai elemei (1909)
Tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Száz kínai vers (vidu la foton!, poemoj, 1937)
- A legfőbb lényről és az erényről (eseo, 1943)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM42069 hungarlingva datenaro de muzeo