Lajos Abonyi (bestokuracisto)
Lajos Abonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1900 en Földeák |
Morto | 10-an de aprilo 1978 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/a parcella 2. sor 31. sírhely ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1925) ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Sándor Abonyi ![]() |
Parencoj | |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto instruisto ![]() |
Lajos Abonyi [lajoŝ abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Lajos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, kinologo. Lia pli aĝa frato Sándor Abonyi.
Lajos Abonyi[1][2] naskiĝis la 18-an de julio 1900 en Földeák, li mortis la 10-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Abonyi maturiĝis en kalvinana gimnazio en Makó, poste li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1925, post 4 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto samloke, sed li laboris ankaŭ en la kliniko. Li estis ankaŭ bestokuracisto de la Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) inter 1927–1957 (ĉefbestokuracisto 1934-1964) kaj klinikestro inter 1934–1936. Ekde 1938 li laboris ankaŭ en farmacia uzino, ekde 1949 en instituto, kie li okupiĝis pri novaj farmacioj. Li pensiuliĝis en 1961, tamen li laboris plu 16 jarojn. Li partoprenis en redakto de revuo pri hundoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Urobilin lovak, szarvasmarhák és kutyák vizeletében (1929)
- Amit a kutyáról mindenkinek tudnia kell… (kunaŭtoro, 1937)
- Glyceria aquatica okozta ciánmérgezés szarvasmarhában (kunaŭtoro, 1951)
- Az állategészségügy szervezete, intézményei és feladatai (1957)
- Emlékeim negyvenéves állatkerti praxisomból (1967)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM39483/5cef0ea4-214e-4163-8fd9-9c238178e0fc/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-10. Alirita 2021-01-08 .