Lajos Balcza
Lajos Balcza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1936 en Gyöngyös |
Morto | aprilo de 2005 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Scienca Akademio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto instruisto universitata instruisto |
Lajos Balcza [lajoŝ balca], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balcza Lajos, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Lajos Balcza[1][2][3] naskiĝis la 2-an de februaro 1936 en Gyöngyös, li mortis en aprilo de 2005 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Balcza estis edukita en Salgótarján, sed li maturiĝis kun pedagogia licenco en edukejo de Balassagyarmat en 1955, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Eger en 1961, pli poste plian pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1972. Jam inter 1958–1961 kaj 1968–1975 li instruis en bazlernejo en Salgótarján, inter la du periodoj li estis inspektoro aŭ lernejestro. Li estis asistanto (1975–1982), poste lektoro (1982–1996) en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Intertempe li doktoriĝis en Universitato Attila József en 1982, li kandidatiĝis (CSc) en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis signifa pedagogo de la matematiko. En nekonata jaro li edziĝis, sed li divorcis en 1981.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Cauchy-féle egyenlőtlenségekről. (1973)
- Some Features of Elements Generating of Alternating Group. (1978)
- Permutations With a Given Number of Inversions. (1987)
- On Inversions and Cycles in Permutations. (1992)
- Ciklusok és inverziók permutációkban. (disertaĵo, 1995)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM43280/8a5a776f-05a2-480d-9223-03d1711aefff/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=927112&date=2024-04-14 nemzeti névtér
- ↑ https://itidata.abtk.hu/wiki/Item:Q40037 digiphil-datenoj