Lajos Bertalan
Aspekto
Lajos Bertalan [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Lajos estis hungara inĝeniero, hidrologo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/91/BertalanLajosEml%C3%A9kt%C3%A1bla.jpg/220px-BertalanLajosEml%C3%A9kt%C3%A1bla.jpg)
Lajos Bertalan [1] naskiĝis la 30-an de junio 1838 en Beremend. Li mortis la 30-an de julio 1901 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Bertalan frekventis gimnaziojn en Mohács, Osijek, Pécs kaj Pozsony. Li akiris diplomon en universitato en Vieno. Inter 1858 kaj 1861 li estis privata inĝeniero aŭ ĉefinĝeniero en ŝtata servo. Ekde 1881 li havis postenon en ministerio pri publika laboro kaj trafiko. En 1887 li estis nomumita teknologia konsilisto. Ekde 1889 li laboris en la agrikultura ministerio. Li partoprenis en tiam tre signifa hidrologia laboro en Tiso.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Újbuda (2005) [2]
- obelisko 25 metrojn alta inter 1903-1976, poste pro konstruo de la malsupre menciita ponto estis neniigita [3]
- ponto en Szeged prenis la nomon Bertalan en 2001