Lajos Bignio
Aspekto
Lajos Bignio | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1839 en Peŝto |
Morto | 7-an de novembro 1907 (68-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Lajos Bignio [lajoŝ], hungare Bignio Lajos, Esperante Ludoviko Bignio estis hungara operokantisto (baritono).
Lajos Bignio naskiĝis la 29-an de junio 1839 en Peŝto - mortis la 7-an de novembro 1907 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Bignio devenis el itala familio. Li dum la lernojaroj kantadis en preĝejo. Nature li lernis ankaŭ kantadon. Li komencis sian karieron en 1858 en la jam ne funkcianta Germana Teatro de Peŝt, poste en la nuna Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1864 li aliĝis al trupo de Vieno, kie kun la trupo ricevis rolojn en aliaj eŭropaj urboj. Li kunlaboris kun Franz Liszt kaj havis la titolon imperiestra kantisto.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (opera versio) – reĝo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni — titolrolo
- Richard Wagner: Tannhäuser (opero) – Wolfram
- Giacomo Meyerbeer: La hugenotoj - Neversa
- Gioacchino Rossini: Vilhelmo Tell - titolrolo
- Giuseppe Verdi: Nabucco - titolrolo