Lajos Csertő
Aspekto
Lajos Csertő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1943 (81-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dunaújváros |
Okupo | |
Okupo | artisto |
Lajos Csertő [lajoŝ ĉertO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csertő Lajos estas hungara vitroartisto.
Lajos Csertő naskiĝis la 14-an de aprilo 1943 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Csertő studis inter 1963–1968 en Teknika Altlernejo de Dunaújváros, poste li laboris ĝis 1991 en fabriko en Dunaújváros, iomete ankaŭ en uzino pri vitroj en Orosháza. Li instalis atelieron en Dunaújváros kaj li individue kreis vitraĵojn, poste inter 1972–1984 li estis disĉiplo de István Gádor, sed ekde 1974 li kreis ankaŭ individue. Krom la uzo kaj prilaborado de diversaj metaloj, lignoj, marmoro, granito kaj porcelano ankaŭ vitro ludas gravan rolon en liaj kreaĵoj. Li ricevis stipendiojn en 1979 kaj 1981.
Elektitaj kreaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Üvegplasztika (1982)
- fontano el vitro, ŝtalo Orosháza, (1987)
- ornamaĵoj en teatro de Lendava (1998–2000)
- murkovraĵoj en uzino pri porcelanoj en Herend (2001–2002)
- Turul madár (2015)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2024-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj
- datenoj