Lajos Dávid (apotekisto)
Aspekto
Lajos Dávid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1889 en Târgu Secuiesc |
Morto | 30-an de aŭgusto 1962 (72-jaraĝa) en Szeged |
Familio | |
Infano | Katalin Dávid (en) |
Okupo | |
Okupo | apotekisto pedagogo |
DÁVID Lajos estis hungara apotekisto, universitata profesoro naskita en Kézdivásárhely la 18-an de oktobro 1889 kaj mortinta en Segedo la 30-an de aŭgusto 1962.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Lajos Dávid diplomiĝis en la Universitato de Koloĵvaro en 1910 li doktoriĝis en 1913. Li laboris ĝis 1920 en Koloĵvaro kaj poste en Segedo, kie li privatprofesoriĝis, ricevis la titolon de eksterordinara profesoro. Inter 1944–58 li estis la katedrestro pri farmacio.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Gyógyszerészet (I–III Szeged, 1928–37).