Lajos Gyenes (geografo)
Lajos Gyenes (geografo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1921 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de junio 1974 (53-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | geografo universitata instruisto |
Lajos Gyenes [lajoŝ djeneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyenes Lajos, estis hungara geografo, altlerneja instruisto.
Lajos Gyenes[1][2] naskiĝis la 26-an de majo 1921 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1974 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Gyenes akiris pedagogian diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1946, post 2 jaroj li doktoriĝis. Inter 1948–1950 li estis asistanto, inter 1950–1954 lektoro, inter 1954–1963 docento en Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En la lernojaro 1963 li estis docento kaj katedrestro en Scienca Universitato de Szeged. Intertempe li kandidatiĝis en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa tasko estis la ekonomia geografio, krome li provis enkonduki subtropikajn plantojn en Hungario. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis 2 premiojn en 1953 kaj 1970.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Vasúti nyomtávolságok. – Mértékek. (1947)
- Földrajzi mérések és vetületek a gazdasági földrajz szolgálatában. (disertaĵo, 1948)
- Új szubtrópusi növényeink. (1953)
- A komplex termőtájkutatás elméleti és gyakorlati kérdései. (disertaĵo, 1959)
- Magyarország gazdasági földrajza. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1963)
- A földrajztudományok és a tudomány tervezése. A „tudományok tudománya” közötti kapcsolatokról. (1966)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM167831/86d502fb-4387-46b9-85c1-27e4e086dedc/solr/0/24/0/8/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/person/706982/ nemzeti névtér