Saltu al enhavo

Lajos Halász (redaktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Halász
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1874 (1874-01-16)
en Makó
Morto 6-an de aŭgusto 1947 (1947-08-06) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
politikisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Halász [lajoŝ halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Lajos estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, advokato, subministro, parlamenta deputito.

Lajos Halász[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1874 en Makó, li mortis la 6-an de aŭgusto 1947 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lajos Halász maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li estis ĵurnalisto en la sama urbo. En 1890 li vivis en Debrecen (li studis juron en la kolegio), pli poste li translokiĝis al Nagyvárad, kie li redaktis aŭ verkis artikolojn, eĉ li politikadis. Inter 1906 kaj 1910 li estis parlamentano, intertempe ekde 1909 li vivis en Budapeŝto. Li estis ĵurnalisto ĉe signifa ĵurnalo. Inter 1918-1920 li estis subministro, poste li malfermis advokatan atelieron. En 1923 li establis akcian gazeton, kiun li redaktis ĝis 1944. Li edziĝis en 1909.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]