Lajos Müller (jezuito)
Lajos Müller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1874 en Dunaföldvár |
Morto | 27-an de marto 1945 (70-jaraĝa) en Szeged |
Mortokialo | Tifo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pastro universitata instruisto teologo monaĥo verkisto |
Lajos Müller [lajoŝ muler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Müller Lajos estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, seminaria instruisto.
Lajos Müller[1] naskiĝis la 22-an de julio 1874 en Dunaföldvár, li mortis la 27-an de marto 1945 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Müller maturiĝis en eklezia gimnazio en Pécs, ekde 1892 li studis teologion en seminario en la sama urbo. Li pastriĝis en 1896, poste li estis pastro en diversaj lokoj de suda Transdanubio. En 1903 li aliĝis al la jezuitoj. En la sekvaj jaroj li estis aŭ edukisto, aŭ pastro-predikisto, aŭ li plustudis (Pozsony 1908, Innsbruck 1910, Sankt Andrä (Karintio) 1916). Li iĝis ordinara jezuito en 1918, poste li edukis en seminarioj de Trnava (1919), Szeged (1921), Érd (1922). De 1931 ĝismorte li estis seminariestro en Szeged. Li ricevis tifon dum vizitado de militkaptitejo, poste li mortis. Li verkis multajn ekleziajn verkojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Ima és hivatás (1912, 1937)
- Lehet-e a keresztény ember szociáldemokrata? (1921)
- Az Atya hív téged (1930)
- Harmatozzatok egek! (1939)
- A Jézus Szíve-tiszteletének története (1944)