Lajos Mangold
Lajos Mangold | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de februaro 1850 en ![]() |
Morto | la 8-an de julio 1912 en ![]() |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1874) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto bibliografo filozofo universitata instruisto ![]() |
Lajos Mangold [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mangold Lajos estis hungara historiisto, gimnazia kaj universitata instruisto. Lia patro estis Károly Mangold.

Lajos Mangold[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1850 en Pozono (konata ankaŭ Pressburg Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 8-an de julio 1912 en Reichenhall (Bavario, Germana Regno).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Mangold maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, inter 1869-1874 li studis en Universitato de Vieno (en la jaroj 1873 kaj 1874 li estis memserva soldato). Ekde 1875 li instruis en gimnazio de Arad (urbo), post kvin jaroj jam en Budapeŝto en Reĝa Universitato de Budapeŝto, ankaŭ en gimnazio. Krom la instruado li verkis historiajn librojn, studojn (ankaŭ germane), eĉ artikolojn por leksikonoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Világtörténelem. I. Ókor (tralaboro, 1878, 1886)
- Világtörténelem középiskolai használatra (3 volumoj, 1878-1879, 1883-1885, 1889-1892, 1894-1895, 1899-1900, itale 1879-1880)
- A magyarok oknyomozó történelme (1883, 1896, vidu la bildon!)
- Tolnai világtőrténelme (10 volumoj, sen eldonjaro)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)