Lajos Mezey (aktoro)
Lajos Mezey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de aŭgusto 1918 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 13-an de aprilo 2006 en Budapeŝto (Hungario) |
Familio | |
Edz(in)o | Edit Kéri (1951–1953) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Mezey [lajoŝ mezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezey Lajos estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Mezei.
Lajos Mezey[1][2] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1918 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 13-an de aprilo 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Mezey maturiĝis en armea mezlernejo en Sopron en 1936, poste li studis en militakademio de Budapeŝto. Post unu jaro li forlasis la akademion kaj estis flugservisto. En 1939 li akiris aktoran diplometon en privata lernejo de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro. En 1944 li soldatiĝis, en la sekva jaro li estis militkaptito en Sovetunio. Post la 2-a mondmilito liaj pli gravaj teatraj stacioj estis 1946-tól a Teatro Csokonai (Debrecen) (1946-1949), Teatro Kisfaludy (Győr) (1949-1951), Nacia Teatro (Szeged) (1955-1957), Teatro de Kecskemét (1961-1978), Teatro József Attila (1978-1981), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1981-2000), Teatro Magyar. Li ricevis premion en 1978. Lia edzino estis Edit Kéri inter 1951-1953.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Oberon
- La Dresado de la Megero - Petruchio
- La Ventego - Alonso
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Reĝo Lear - maljunulo
- Antonio kaj Kleopatra - Varrius
- Henrik Ibsen:
- Nora - Helmer; Rank; Krogstadt
- Peer Gynt - titolrolo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- Alan Jay Lerner: My Fair Lady (teatra adapto) - George
- Ombrelo de Sankta Petro (romano) (teatra adapto) - oficisto
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Katyi (1942) - studento
- Megálmodtalak (1943) - riportisto
- La atestanto (1969) - verkisto
- Fekete gyémántok (1976) - borsisto
- Mata Hari (1985) - Von Falkenberg
- Kokluŝo (filmo) (1987)
- Nobel (2001) - Fritz
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Bors (serio, 1971)
- A férj vadászik (1985)
- Wie gut, dass es Maria gibt (serio, 1991) - Iván Fekete
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio