Lajos Mikes
Lajos Mikes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Misek Lajos |
Naskiĝo | la 10-an de aŭgusto 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 19-an de aŭgusto 1930 en Vieno (Aŭstrio) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-3-45 |
Lingvoj | hungara • germana • franca • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Lőrinc Szabó (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto Literatura tradukisto redaktoro poeto |
Lajos Mikes [lajoŝ mikeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikes Lajos estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto. Lia familia nomo estis Misek ĝis 1905, lia nepo estis Klára Gáborjáni.
Lajos Misek[1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 19-an de aŭgusto 1930 en Vieno (Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Mikes maturiĝis en gimnazio en Pozono, poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto, en la lasta li studis ankaŭ filozofion. Jam dum la gimnaziaj jaroj liaj poemoj aperis en gazetoj. Post siaj studoj li estis ĵurnalisto aŭ redaktoro en pluraj gazetoj, eldonejoj. En 1913 li jam parolis 6 fremdajn lingvojn. Li daŭre laboris eĉ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial poste li iomete retiriĝis. Li edziĝis trifoje pro vidviĝoj en 1894, 1917 kaj 1918. Lia unua edzino naskis 2 filinojn, la tria 2 gefilojn.
Liaj kontribuoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Költemények 1889-1895 (poemoj, 1895)
- Nem lesz bankett (komedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto), 1919)
- Vázlatok (noveloj, 1897)
- Sanyi Manó könyve és számos más kacagtató történet (porjunularaj rakontoj, (1914, 1963, 1968, 1976, 1986)
- Tolnai német nyelvtana (germana gramatiko 1915, 1917)
- Tolnai angol nyelvtana (angla gramatiko, 1920)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj verkoj de Rudyard Kipling
- pluraj verkoj de H. G. Wells
- William Shakespeare: Othello
- Henrik Ibsen: A vadkacsa
- fabeloj de Hans Christian Andersen (1904)
- pluraj verkoj de Charles Dickens
- ĉefverko de Charles Darwin (1911)
- pluraj verkoj de Jules Verne
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (1931, vidu la foton!)