Lajos Miller
Aspekto
Lajos Miller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1940 (84-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Zoltán Miller (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Lajos MILLER [lajoŝ], hungare Miller Lajos, Esperante Ludoviko Miller estas hungara operokantisto (baritono). Lia unua edzino estis Zsuzsanna Dobránszky.
Lajos Miller naskiĝis la 23-an de januaro 1940 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Miller frekventis muzikakademion en Budapeŝto, poste li komencis sian karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe li kantadis en Italio, Vieno, Novjorko, Houston, Bonaero kaj ankaŭ en aliaj lokoj, dume li atingis premion en konkurso en Parizo en 1974. Li baldaŭe revenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li ricevis premion Kossuth en 1980, kaj ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gaetano Donizetti: Don Pasquale - Malatesta
- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk) - titolrolo
- Giuseppe Verdi: Un balo in Maschera (Maskobalo) - René; Macbeth - titolrolo; Traviata – Giorgio Germont
- Richard Wagner: Tannhäuser - Wolfram
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo – Figaro