Lajos Papi
Lajos Papi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Papi Lajos |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1921 en Kisújszállás |
Morto | 10-an de februaro 1987 (65-jaraĝa) en Karcag |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Lajos Papi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papi Lajos estis hungara skulptisto, medalisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/%C3%9Cl%C5%91_n%C5%91_a_gyermek%C3%A9vel%2C_Fl%C3%B3ri%C3%A1n_t%C3%A9r%2C_2017_Kisv%C3%A1rda.jpg/220px-%C3%9Cl%C5%91_n%C5%91_a_gyermek%C3%A9vel%2C_Fl%C3%B3ri%C3%A1n_t%C3%A9r%2C_2017_Kisv%C3%A1rda.jpg)
Lajos Papi [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1921 en Kisújszállás, li mortis la 10-an de februaro 1987 (laŭ alia informo la mortotago estas la 11-a) en Karcag.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Papi komence estis faklaboristo, sed hejme li lernis la ŝtonoskulptadon. Li lernis la skulptadon en Artistkolonio (Szolnok) kaj iomete en Budapeŝto. Inter 1942-1945 li estis soldato, inter 1945-1948 militkaptito, sed li havis eblecon skulptadi. Hejmenveninta li havis postenon unu jaron en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste li estis kulturisto en diversaj lokoj. En 1952 li akiris diplometon pri kulturisto. Ekde 1956 li estis profesia skulptisto en sia naskiĝurbo, kie li ricevis atelieron en 1974. Somere li ofte partoprenis en artistkolonioj aŭ simpozioj, li kreis ankaŭ medalojn. Li ricevis premiojn inter 1968-1986. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn en 1945, 1950 kaj 1955.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Kisújszállás (1968, 1982, 1986)
- Budapeŝto (1969)
- Nyíregyháza (1973)
- Szolnok (1974, 1981)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1978)
- Sopron (1981, 1983, 1987)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Turkstila puto, Szolnok, 1977
-
Kötöny unoka
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memordomo en 1987 en Kisújszállás kun ekspozicio kaj busto fare de Sándor Györfi en 2004
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine